Vizitu Forumon

UN publikigis raporton pri monda ekonomio en 2014

(GMT+08:00) 2013-12-19 16:15:31     Redaktoro:Lina

La 18an de decembro, UN publikigis raporton "Situacio kaj Perspektivo de la Monda Ekonomio 2014". La raporto prognozas, ke la monda ekonomio pliboniĝos en la venontaj du jaroj kaj kreskos je 3% en 2014 kaj je 3,3% en 2015.

Shamshad Akhtar, asistanta ĝenerala sekretario de la Departemento de UN pri Ekonomiaj kaj Socialaj Aferoj, konigis, ke la monda ekonomio debilas en 2013 ĉefe pro tio, ke evoluintaj landoj kiaj Usono kaj membroj de EU estas ankoraŭ en dekadenco. Li diris, ke nuntempe la situacio pliboniĝas, tial UN estas optimisma pri la monda ekonomio en la venontaj du jaroj.

Laŭ prognozo, en 2014 eble malsamos leviĝantaj ekonomioj kiaj Brazilo, Ĉinio, Hindio kaj Rusio. La ĉina ekonomio stabilos, dume la ekonomio de iuj landoj eble malfacilos, kaj eĉ havos riskon de malmola surteriĝo. D-ro Hong Pingfan de la Departemento de UN pri Ekonomiaj kaj Socialaj Aferoj diris: "La ĉina ekonomio prognozite tenos la rapidecon de 7,5% en la venontaj kelkaj jaroj. La sudazia ekonomio plej malrapide kreskas de la lastaj 20 jaroj."

La raporto montras, ke la ekonomio en orienta Azio plej rapide kreskas. La raporto aldonas, ke la afrika ekonomio espereble kreskos je 5%. Sed d-ro Hong Pingfan akcentis, ke la alta rapideco multe dependas de pliboniĝo de la monda ekonomio kaj nivelo de administrantoj. Li atentigis, ke eliĝo de la usonaj kvante lozaj politikoj estos granda risko por la financa stabileco kaj la monda kresko. Tial, li alvokis, ke konsidere de malsimpleco kaj necerteco de riskoj, oni devas fortigi konsultiĝon kaj kunlaboradon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto