Vizitu Forumon

Federacia Rezervo de Usono anoncis novan politikon

(GMT+08:00) 2013-12-20 15:55:07     Redaktoro:Lina

La 18an de decembro, Federacia Rezervo de Usono anoncis, ke ĝi iom post iom eligos la kvante lozajn politikojn kaj ekde la venonta jaro malpliigos aĉetsumon de la obligacio en ĉiu monato je 10 miliardoj da usonaj dolaroj.

Kvankam la decido de Federacia Rezervo estas ekster la atendo, tamen la plejparto de investantoj opinias, ke milda estas la malpliiĝo de la aĉetsumo. Informite de la decido, investantoj kredas, ke Federacia Rezervo ne tuj retiros sin el la stimulaj politikoj. En la sama tago, la indico de S & P 500 altiĝis je 1,7% kaj kreis novan alton. Ankaŭ la indico de Dow Jones tiutage havis novan rekordon.

Kontraste, la oro-prezo en la nov-jorka borso daŭre malaltiĝis post la anonco. Nur en la 19a de decembro, la prezo en la nov-jorka borso reduktiĝis je 3,4% ol en la antaŭa negoco-tago.

Analizistoj opinias, ke finiĝos altiĝo de oro-prezo en sinsekvaj 12 jaroj, kaj plie la oro-prezo plue reduktiĝos. Laŭ koncerna analizo, post la financa krizo en 2008, Federacia Rezervo grandmezure malpliigis interezon, kaj tio sekvigis la konstantan pliiĝon de oro-prezo. En septembro de 2001, oro-prezo zenite atingis 1 900 usonajn dolarojn kontraŭ ĉiu unco. Tamen en la nuna fono, la nova decido de Federacia Rezervo multigas la fidon de investantoj pri la perspektivo de la ekonomio. Aldone de stabiliĝo de la eŭro-zono, malakriĝo de la usona buĝeta projekto kaj la forta akcia merkato, oro iĝis ne tiel bonvena kiel antaŭe. La prezo eble falos ĝis mal pli ol 1 000 usonaj dolaroj kontraŭ ĉiu unco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto