Vizitu Forumon

Pli da homoj infektiĝis je birdgripo H7N9

(GMT+08:00) 2013-12-23 16:39:46     Redaktoro:Li Lu

De la fino de marto ĉijare, kiam Ŝanhajo kaj Anhui-provinco raportis kazojn de la homa infektiĝo je la birdgripo H7N9, la epidemio aperis en 12 provincoj de la ĉina ĉeftero, kaj tiuj lokoj raportis entute 140 kazojn. La 19an de decembro en Shenzhen, Guangdong-provinco, oni konfirmis kazon de la homa infektiĝo je la birdgripo H7N9. Ĝis nun en la ĉina ĉeftero oni trovis 144 kazojn de la birdgripo H7N9. La 22an de decembro Guangdong okazigis gazetaran konferencon por raporti pri la epidemio. Koncerna respondeculo diris en la konferenco, ke estas tre malgranda ebleco de plu disvastiĝo de la epidemio en Guandong. Aŭskultu detalan raporton!

Lastatempe en Guangdong pluraj homoj estis infektiĝitaj de la birdgripo H7N9, kaj tio vekis atenton de la socio. Ĝis la 22a de decembro en Guangdong, 6 homoj infektiĝitos je la birdgripo H7N9. Zhang Yonghui, ĉefo de la eksperta grupo por prevento kontraŭ la birdgripo H7N9, faris raporton en la konferenco.

"Ĝis hodiaŭ, Guangdong-provinco raportis entute 6 kazojn de la homa infektiĝo je la birdgripo H7N9. Ili malsaniĝis respektive en julio, oktobro kaj decembro, la plej juna paciento estas 3-jara, la plej maljuna estas 65-jara. Kvar el ili estas viroj kaj 2 aliaj estas virinoj. Nun 2 el ili jam elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 4 pacientoj infektitaj en decembro restas kuracataj en hospitalo."

Laŭ la raporto de Zhang Yonghui, Guangdong-provinco jam faris rigorajn medicinan observon kaj patologian ekzamenon al 441 homoj, kiuj havis intimajn kontaktojn kun la 6 infektitoj, kaj oni trovis nenian eksterordinaran signon el ili.

Zhong Nanshan, membro de la Ĉina Inĝenieria Akademio kaj estro de la eksperta grupo de Guangdong-provinco pri prevento kontraŭ la homa infektiĝo je la birdgripo H7N9, asertis, ke ili trovis kelkajn medicinaĵojn efikaj, kaj la medicinaĵoj estas sufiĉaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto