Vizitu Forumon

Gajnintoj de centmilionoj da dolaroj en loterio

(GMT+08:00) 2013-12-23 15:13:09     Redaktoro:Xiong Linping

La 18an de decembro la brita ĵurnalo Daily Mail informis: "Ira Curry, 56-jara virino el la usona ŝtato Georgio, iĝis unu el la du gajnintoj de la plej antaŭaj premioj kun 648 milionoj da usonaj dolaroj en la loterio Mega Millions. Ŝi povos ricevi 173 milionojn da dolaroj. La alia gajninto, el Kalifornio, ankoraŭ ne sin montris."

Ira Curry estas ĉefa agento de loka asekura kompanio. Je la lasta unu minuto antaŭ kiam la vendo de loteriaj biletoj estis ĉesigota, en gazetbudo, ĝuste sube de sia oficodomo, ŝi aĉetis unu, kies numero estas kunmetitaĵo el la naskiĝotaga cifero de unu el ŝiaj familianoj kaj la favora cifero 7. Matene de la 18a de decembro, Ira Curry en sia aŭtomobilo aŭdis el radio, ke georgia civitano gajnis la unuan premion de la loterio Mega Millions. Ŝi kontrolis sian bileton kaj tiam trovis, ke ankaŭ ŝi gajnis..

Curry tuj telefonis al sia filino por ekzameni la numeron de la bileto. Ŝi proklamis, ke ŝi gajnis. En la georgia gazetara konferenco pri loterio ŝia deveno malkovriĝis. Curry elektis preni kontantaĵon. Post pago de la impostoj al la federacio kaj Georgio, ŝi povos ricevi 120 milionojn da dolaroj. Curry ankoraŭ ne manifestis sian planon, kiel elspezi la monon. Ŝi eble bezonas iom da tempo por konsidero.

Ĉi-foje la tirita numero estas 8, 14, 17, 20, 39 plus la cifero 7 sur pli granda pilketo. La loteribiletaj numeroj de la alia mistera gajninto kaj de Ira Curry plene identiĝas kun la ĉi-supraj ciferoj. Tiu ĉi malfermo de premio estas la dua en la historio de la usona loterio Mega Millions. La unua okazis en la 30a de majo 2012, kaj tri gajnintoj kune dividis la gigantan premion kun 656 milionoj da dolaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto