Vizitu Forumon

400 ĉinoj retiris sin el Sud-Sudano

(GMT+08:00) 2013-12-24 16:24:45     Redaktoro:Li Lu

La 23an de decembro la sud-sudana registaro deklaris, ke ili faros atakon al du gravaj urboj de Sud-Sudano, kiuj estis okupataj de kontraŭregistara armeo. Nun la du urboj estas regatas de armita forto de kontraŭregistara armeo, kiu subtenas eksan vicprezidenton Riek Machar. Samtempe, ĉina ambasadorejo en Ugando diris, ke pli ol 400 ĉinoj jam venis al Ugando el Sud-Sudano. En la sama tago, sud-sudana novaĵa ministro diris, ke la eksa vicprezidento Riek Machar ankoraŭ ne sidas ĉe la intertraktada tablo, do la sud-sudana registaro planas fari grandskalan atakon por reakiri la du gravajn urbojn, Bol, ĉefurbo de ŝtato Jonlei, kaj Bentiu, ĉefurbo de ŝtato Unity. De la 15a de decembro, kiam konflikto okazis en Sud-Sudano, la Ŝtato Jonlei fariĝis la plej serioza regiono suferanta la militfajron kaj estis tuj okupata de kontraŭregistara forto. La novaĵa ministro esprimis, ke la registara trupo ankoraŭ regas kelkajn partojn de la ŝtato Unity, inkluzive de petrolkampo. Li samtempe neis la raporton pri ĉesinterrompo de petrola produkto. En la sama tago la diro de la novaĵa ministro kaŭzis pluapaŝan zorgon de la internacia socio. Ili timas, ke la atako de la registara trupo pluapaŝe intensigos la splitiĝon de diversaj triboj de Sud-Sudano, kio kaŭzos la enlandan militon. Laŭ statistiko de uganda Buroo de Enmigrado, la 21an de decembro 129 ĉinoj forlasis Sud-Sudanon al Ugando kaj la 22an, 169. La ĉina ambasadorejo al Ugando kalkulis, ke en la 20 de decembro pli ol 100 ĉinoj iris al Ugando, do en la tri tagoj, sume pli ol 400 ĉinoj venis al Ugando el Sud-Sudano.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto