Vizitu Forumon

Riek Machar preparas fari pacinterparolon

(GMT+08:00) 2013-12-25 16:14:45     Redaktoro:Li Lu

La 24an de decembro, Riek Machar, eksa vicprezidento de Sud-Sudano kiu estis eksigita, diris, ke li jam preparas fari pacinterparolon kun prezidento Salva Kiir Mayardit. Li diris, ke la traktado eble okazos en Etiopio. En la sama tago, Hua Chunying, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke responde al la streĉa stato, Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ĉina ambasadorejo al Sud-Sudano jam publikigis sekurecan averton kaj postulis nenecesajn homojn rapide retiri sin el Sud-Sudano.

La 24an de decembro eksa vicprezidento Riek Machar esprimis sian volon por fari pacinterparolon kun prezidento Salva Kiir Mayardit pere de Franca Radio Internacia. Li diris, ke li jam organizis sian delegacion. Sed Machar ne klare esprimis, ĉu li havas kondiĉojn aŭ ne. En la antaŭa tago, li elmontris, ke li povas fari pacinterparolon, sed li postulas la sud-sudana registaro liberigi lian aliancanon. Sed tio estis rifuzita.

Pri la plej nova diro de Machar, la sud-sudana registaro ankoraŭ ne faris respondon. Krome, sud-sudana novaĵa ministro plifrue diris, ke la pacinterparolo nur povos okazi en Jubao, ĉefurbo de Sud-Sudano sed ne en Etiopio.

Vespere de la 15a de decembro, en Sud-Sudano subite eksplodis milita konflikto. Poste, en la 16a de decembro, sud-sudana prezidento Kiir faris televidan parolon kaj deklaris, ke la registaro sukcese subigis la militan ŝtatrenverson de Machar. Sed la evento ne estas kvietigita, la milita konflikto pli kaj pli serioziĝas. Machar neis la diron pri milita ŝtatrenverso kaj rifuzis aperi antaŭ publiko. Dum la periodo, Kiir multfoje alvokis al kontraŭregistara armeo fari traktadon, sed ĝis nun la traktado ankoraŭ ne iras.

La 24an de decembro, Hua Chunying, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke responde al la streĉa stato, Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ĉina ambasadorejo al Sud-Sudano jam publikigis sekurecan averton kaj postulis nenecesajn homojn rapide retiri sin el Sud-Sudano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto