Vizitu Forumon

Ĉina nova registaro formas la plenampleksan diplomatian strukturon tago post tago

(GMT+08:00) 2013-12-26 16:48:27     Redaktoro:Li Lu

Retrorigardante la jaron 2013, ni trovis, ke ne nur de la rilatoj kun grandaj landoj, sed ankaŭ de la najbara diplomatia vastiĝo, kaj de la agadoj pri varmaj problemoj, la diplomatio de la ĉina nova registaro havis senĉesajn brilojn. Sub la fono de profundiĝo de enlanda reformado, la ĉina registaro formas la plenampleksan diplomatian strukturon tago post tago. Jen estas detala raporto,

Marte de 2013, la nova ĉina registaro estis formita, kiel ŝtatestro kaj registara ĉefo, Xi Jinping kaj Li Keqiang sepfoje faris eksterlandajn vizitojn, ili vizitis 22 landojn de Azio, Afriko, Eŭropo kaj Ameriko, akceptis 64 eksterlandajn gvidantojn en Pekino, kaj Ĉinio kun fremdaj landoj atingis preskaŭ 800 interkonsentojn. En la lastaj tagoj, Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, resumis la diplomatian karakterizaĵon: propramove plani, pozitive entrepreni, brave porti kaj pligrandige krei.

"La jaro 2013 estas eksterordinara jaro en ĉina diplomatia procezo. Surbaze de la daŭrigado de tradicia diplomatio kaj fundamenta politiko, la Centra Komitato de la Partio propramove planis, pozitive entreprenis, brave portis kaj pligrandige kreis, kaj antaŭenpuŝis la ĉinan diplomation realigi bonan komencon. La ĉina diplomatio en nova situacio disvolviĝos per plivasta vidkampo kaj pligranda vigleco."

En la jaro 2013, ĉinaj rilatoj kun grandaj landoj fariĝis pli kaj pli pozitivaj. Rusio estis la unua stacio de la eksterlanda vizito de la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping. Pri la ĉina-usona rilato, la biena intervidiĝo fariĝis nova komenco kaj donis fortan informon pri la nova enhavo de la dulandaj rilatoj al ekstera mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto