Vizitu Forumon

Kunsido por la 120a datreveno de la naskiĝo de Mao Zedong

(GMT+08:00) 2013-12-26 20:04:30     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 26a de decembro, al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazis en la Popola Halo, Pekino, kunsido por memorigi la 120an datrevenon de la naskiĝo de Mao Zedong. En la kunsido Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la ŝtato, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon.

Al la kunsido ĉeestis la membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio: Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, kaj Zhang Gaoli. La kunsidon prezidis Liu Yunshan.

En sia parolado Xi Jinping retrorigardis altajn meritojn dumvive faritajn de Mao Zedong kaj resumis grandegan kontribuon donitan de la ĉinaj kompartiuloj kun Mao Zedong kiel ĉefa heroo, al la ĉina revolucio kaj konstruado.

Xi Jinping rimarkis, ke Ma Zedong kaj aliaj revoluciistoj estas grandaj figuroj naskitaj el la siatempaj cirkonstancoj dum la evoluado de la ĉina historio ekde la modernaj tempoj, grandaj figuroj harditaj el plej malfacilaj bataladoj, en kiuj la ĉina popolo rezistadas al la invado de fremdaj malamikoj kaj al la subpremo kontraŭ nacio kaj klaso, grandaj figuroj, kiuj ĉiam paŝis antaŭvice en la progresado de la ĉina nacio kaj de la mondo.

Xi Jinping emfazis, ke en la longaperiode revolucia kaj konstrua praktikado, la ĉinaj kompartiuloj kun Mao Zedong kiel ĉefa heroo, laŭ la baza principo de marksismo-leninismo, formis al si la sciencan gvidpenson konvenan al la realaj cirkonstancoj de Ĉinio, tio estas, maozedongismo. Maozedongismo per sia aparta teorio riĉigis kaj elvolvigis marksismo-leninismon; ni, marŝante, ĉiam alte tenos en la manoj la standardon de maozedongismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto