Vizitu Forumon

Ni ne prenas niajn kernajn interesojn por negoco

(GMT+08:00) 2013-12-26 21:02:53     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 26a de decembro, al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazis en la Popola Halo, Pekino, kunsido por memorigi la 120an datrevenon de la naskiĝo de Mao Zedong. En la kunsido Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la ŝtato, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon.

Parolante pri sendependeco kaj memstareco, Xi Jinping diris, ke ni devu nin teni ĉe paca diplomatia politiko apogita al sendependeco kaj memstareco, kaj kun tiuj ni firme iru la vojon de paca disvolviĝo, ke ni alte tenu en la manoj la standardon de paco, evoluigo, kunlaboro kaj kungajno, surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto disvolvu amikan interkomunikadon kun diversaj landoj, kaj senŝanceliĝe protektu mondan pacon kaj akcelu komunan evoluadon. Xi Jinping emfazis, ke ni porpledas solvi internacian disputon per pacaj metodoj, oponas kontraŭ diversformaj hegemoniismoj kaj trudpotencoj; ni neniam faros nin hegemoniaj, neniam faros ekspansiigon; ni firmavole protektas la suverenecon, sekurecon kaj interesojn de la ŝtato; iu ajn fremdlando ne atendu, ke ni prenos niajn kernajn interesojn por negoco, kaj ne atendu, ke ni englutos maldolĉan pilolon, damaĝante niajn suverenecon, sekurecon kaj interesojn de disvolviĝado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto