Vizitu Forumon

Sud-Sudana mediacio "progresis"

(GMT+08:00) 2013-12-27 15:38:43     Redaktoro:Li Lu

Kun la senĉesa plimalboniĝo de sud-sudana stato, la internacia socio rapidigas mediacian paŝon. La 26an de decembro, kenja prezidento Uhuru Kenyatta kaj etiopa ĉefministro Hailemariam Desalegn atingis Ĵubon, ĉefurbo de Sud-Sudano, ili faris ferman interparolon kun Salva Kiir, prezidento de Sud-Sudano, ili faris ĉion eblan por solvi sud-sudanan enlandan krizon per mediacio.

Amina Mohamed, kenja ministro pri eksteraj aferoj, akompanante kun kenjan prezidenton Uhuru Kenyatta al Ĵubo, li diris en mallonga deklaro, ke ĉifoja vizito faras en kadro de tio, ke pri ĉiuj registaroj penas haltigi sud-sudanan konflikton. Poste, Tedros Adhanom Ghebreyesus, etiopa ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke ili jam akiris progreson en la mediacio. Li diris, ke la tri gvidantoj diskutis pri la ebleco liberigi 11 altnivelajn gvidantojn, kiuj havas intiman rilaton kun sud-sudana eksa vidprezidento Riek Machar. La 11 gvidantoj estis arestitaj post la eksplodo de milita konflikto en la 15a de decembro.

Antaŭe, Riek Machar esprimis, ke li povas fari pacinterparolon, sed li postulas al la sud-sudana registaro liberigi liajn aliancanojn. Sed tio estis rifuzita.

Krome, laŭ raporto de retejo "Sudana Tribuno", sud-sudana eksa vicprezidento Riek Machar telefonis al la retejo en sekreta loko, ke li jam organizis delegacion por fari trakton, la delegacio estos gvidata de Pagan Amum , eksa ĝenerala sekretario de sudana popola liberiga aktivado, kaj la membroj estas tiuj, kiuj estis malliberigitaj en ĵuba malliberejo pro partopreno en ŝtatrenverson.

La tribuno citis parolon de laboranto de sud-sudana registaro, ke en la 31a de decembro en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, la sud-sudana registaro kaj kontraŭregistara armeo gvidata de Riek Machar faros rektan trakton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto