Vizitu Forumon

Yang Jiechi faris paroladon pri la vizito de japana ĉefministro Shinzo Abe al la Sanktejo Yasukuni

(GMT+08:00) 2013-12-28 19:27:34     Redaktoro:Xiong Linping

La 28an de decembro la ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi faris paroladon pri la vizito de japana ĉefministro Shinzo Abe al la Sanktejo Yasukuni.

Yang Jiechi esprimis, ke la japana ĉefministro Shinzo Abe, spite al la opinio de la mondo, senskrupule adorvizitis la Sanktejon Yasukuni, kie adoriĝas unuaklasaj militkrimuloj. Li diris:

"Tio estas senskrupula damaĝo al la sento de la diverslandaj popoloj, kiuj iam suferis la invadon kaj koloniadon de la japana militarismo; tio estas publika provoko al la tutmonda popolo pacon amanta; tio estas kruela treto al la historia justo kaj la homa konscienco; tio estas aroganta spito al la venkaj fruktoj de la monda kontraŭfaŝista milito kaj al la internacia ordo post la milito, baziĝanta sur la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. La perversa ago de Shinzo Abe nature suferas ardan proteston kaj severan kondamnon de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj de la internacia socio."

Yang Jiechi emfazis:

"La ĉina popolo estas nehumiligebla, kaj la azia kaj monda popoloj estas neofendeblaj. Shinzo Abe devas konfesi sian eraron, devas korekti sian eraron, devas alpreni realajn paŝojn por forigi la aĉegan influon kaŭzitan de la grava eraro. Ni deadmonas Shinzon Abe de iu ajn iluzio, ke li sin ŝanĝu; aliokaze li pluapaŝe perdos sian fidon ĉe la aziaj najbaroj kaj la internacia komunumo, kaj iĝos ĝisfunda fiaskanto sur la historia scenejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto