Vizitu Forumon

Barata diplomatino ofendita en Usono

(GMT+08:00) 2013-12-30 12:50:02     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la rusa televidstacio RT en la 18a de decembro, por venĝi sin kontraŭ tio, ke usonaj oficistoj faris al unu barata diplomatino malliberigon kaj nudkorpan priserĉadon, Barato lastatempe alprenis en tiu disputo respondajn rimedojn, ekzemple, frostigi doganliberan vinon kaj nutraĵojn importitajn el Usono.

La disputo inter Usono kaj Barato originas el tio, ke Devyani Khobragade, barata vickonsulino en Nov-Jorko, estis arestita kaj poste nudkorpe priserĉita en Usono, ĉar oni suspektis, ke ŝi falsigis dokumenton por la vizo de sia servistino. En sia deklaro Khobragade asertis: "Mi, kvazaŭ krimulino aŭ toksiĝemulino, estis plurafoje humiligita en mankatenado, nudkorpa priserĉo, kaj anusa kontrolo." Pri la sufero de Khobragade en Usono la barata eksterafera ministro Salman Khurshid diris: "Tio komplete neakcepteblas."

Kontraŭ la humiliga ago de Usono, Barato donis respondajn reagojn. Komence la barata eksterafera ministerio rericevis ĉiujn legitimilojn de la usonaj konsulejaj oficistoj en Barato, antaŭe de si donitajn; kaj poste, barataj policanoj malkonstruis betonajn sekurbaraĵojn ĉirkaŭ la usona ambasadorejo, ĉar "tiuj malhelpas la trafikon".

Kaj cetere, Barato ankaŭ proklamis, ke ĝi denove taksos la laboran kaj salajran kondiĉojn de la baratanoj laborantaj en la usonaj konsulejoj kaj frostigos doganliberan vinon kaj nutraĵojn importitajn el Usono. La barata eksterafera ministro Khurshid diris: "Tio jam ne estas problemo de unu persono, sed rilatas la memkonscion de la baratanoj kaj la statuson de Barato en la mondo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto