Vizitu Forumon

Situacio de Korea Duoninsulo estis plena de zigzagoj

(GMT+08:00) 2014-01-03 16:20:57     Redaktoro:Pluveta

La situacio de Korea Duoninsulo en 2013 estis plena de zigzagoj. Nord-Koreio kaj Sud-Koreio ankoraŭ ne akiris efikan progreson pri reciproka konfido. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La 12an de februaro, 2013, Nord-Koreio faris subteran nuklean provon en Gilju-gun de Hamgyeongbuk-do. Tio estas la 3a nuklea provo de Nord-Koreio. La registro de Nord-Koreio diris, ke ĉi-foja provo realigis malgrandiĝon kaj malpeziĝon de atombombo. La provo estas altnivela, sekureca kaj perfekta, kaj ne kaŭzis negativan influon al ekologia medio.

La refoja nuklea provo de Nord-Koreio surprizis la tutan mondon. La 12an de februaro Sekureca Konsilio de UN okazigis urĝan kunvenon kaj publikigis deklaron esprimante fortan kondamnon pri la agado de Nord-Koreio.

En la streĉa situacio rezultigita de la nuklea provo de Nord-Koreio, Sud-Koreio kaj Usono faris komunan manovradon en la fino de februaro. La manovrado kaŭzis fortan kondamnon de Nord-Koreio.

La streĉa situacio ankaŭ negative influis al la funkciado de Kaesong Industria Zono. La 8an de aprilo, Nord-Koreio eltiris ĉiujn laborantojn el la zono kaj fermis ĝin. La 26an de aprilo, la sudkorea registaro deklaris, ke ĉar Nord-Koreio rifuzis fari dialogon pri remalfermo de la zono, Sud-Koreio decidis eltiri ĉiujn laborantojn tie. Tiel la industria zono unuafoje fermiĝis kaj 50 mil laborantoj de Nord-Koreio perdis laboron.

En junio de 2013, mildiĝis la rilatoj inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Post 7-fojaj interparoloj remalfermiĝis la industria zono en la 16a de septembro.

Tamen la mildiĝo daŭris mallonge. La rilatoj inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio falis en glacian punkton en oktobro, 2013.

La publiko montris, ke paco kaj stabileco de Korea Duoninsulo konformas al la interesoj de ĉiuj flankoj, kaj estas komuna devo de ĉiuj flankoj. La internacia komunumo esperas, ke ĉiuj flankoj sin regu kaj evitu dirojn kaj agadojn streĉigantajn la situacion. La jaro 2014 estas la 3-a servojaro de Kim Jong-un. Ankaŭ la sudkorea registaro gvidata de Park Geun-hye faros resumon pri sia unujara regado. Ĉu vere mildiĝos la rilatoj inter la du flankoj en la nova jaro? Oni ankoraŭ devas atendi bonan ŝancon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto