Vizitu Forumon

Ĉina propono por solvado de siria krizo montras figuron de responda potenco

(GMT+08:00) 2014-01-06 16:27:50     Redaktoro:Li Lu

Karaj aŭskultantoj, de post la eksplodo de siria krizo, Ĉinio, kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiam proponas politikan solvadon de la siria problemo. Sirio laŭdas Ĉinion por ĝiaj penoj por paca solvado de la krizo. La 4an de januaro en Damasko, ĉefurbo de Sirio, Mohsen Bilal, siria eksministro pri informoj kaj konsilisto de la Araba Strategia Esplorcentro, diris dum sia intervjuo kun raportisto de Ĉina Radio Internacia, ke Ĉinio ĉiam proponas pace solvi la sirian krizon, kaj tio konformas al la apelacioj de la siria popolo kaj montras la figuron de Ĉinio kiel responda potenco. Bonvole aŭskultu raporton!

Mohsen interkonsentis rendevuon kun nia raportisto posttagmeze je la 6a en kafejo en la centro de Damasko. Kiam nia raportisto atingis la kafejon je duonhoro pli frue ol la difinita tempo, Mohsen jam sidis tie. Li diris, ke li tre bonvenigas ĉinan jurnaliston; Ĉinio estas intima amiko de Sirio. Li diris ankaŭ, ke en la pasintaj tri jaroj, la tumultoj en Sirio serioze influis la ĉiutagan vivon de la siria popolo. Homoj ĉiam sin gardas kontraŭ teruraj atakoj. Kiam nia ĵurnalisto demandis lin pri ĉinaj penoj por solvado de la siria krizo, Mohsen diris kun emocio, ke danke al penoj de Ĉinio kaj Rusio, la siria situacio iras en bona direkto.

"Laŭ via opinio, kian rolon Ĉinio ludas por solvi la sirian krizon?"

"Ĉinio estas laborema lando, se la siria popolo strike unuiĝus ĉirkaŭ Ĉinio kaj Rusio, la siria milito ne estos plu timinda."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto