Vizitu Forumon

Fumnebulo (霾): ĉina ideogramo de 2013 en Singapuro

(GMT+08:00) 2014-01-06 14:38:09     Redaktoro:Xiong Linping

En la 24a de decembro la retejo de la singapura ĵurnalo Lianhe Zhaobao raportis, ke malkovriĝis la ĉina ideogramo de 2013 sub la iniciato de la ĵurnalo Lianhe Zhaobao; en la elektoaktivado de jara ĉin-ideogramo "Unu Jaro en Unu Ideogramo" plej multaj homoj elektis la vorton "fumnebulo (霾)" por priskribi kaj resumi la jaron 2013.

Ĉi-jare Singapuron trafis la plej malklara aero, ekde la lastaj jaroj, el ŝvebantaj partiklaj materioj, ekzemple, el polvo kaj pulvora surfuro. Fumnebulo ne sole ĝenis ĉiutagan vivon, sed eĉ embarasis rilatojn kun najbaraj landoj.

Ankaŭ Ĉinio, kie vivas la plej multaj loĝantoj en la mondo, ĝissate suferegis de fumnebula noco.

La aktivado de Lianhe Zhaobao "Unu Jaro en Unu Ideogramo" daŭris tri semajnojn, kaj oni ricevis ĉirkaŭ cent tridek mil voĉdonilojn, el kiuj pli ol kvardek mil estas donitaj al la ideogramo "fumnebulo (霾)". Sekve, ĝi fariĝis la ideogramo de la jaro 2013.

Wu Xindi, ĉefredaktoro de Lianhe Zhaobao, diris: "El rigardo de gazetaro, en la jaro 2013 abundis mirindaj aferoj; multaj novaj eventoj indas, ke ni pensu kaj nin ekzamenu. Tamen legantoj elektis la vorton "fumnebulo", tio montras, ke ili atentas pri temo de medio, konsciante, ke la patrino Tero bezonas nian prizorgon kaj protektadon."

Ĉiujare, por publikigi la ĉinan ideogramon elektitan en la aktivado "Unu Jaro en Unu Ideogramo", oni uzis diferencajn formojn. Ĉi-jare oni prenis la formon de barata sablodesegnado por montri la ideogramon de la jaro 2013. En la barata kulturo, ĉe ĉiu mateno ĉiu familio uzas helfreŝajn sepkolorajn sablojn por fari desegnaĵon, kaj per tio akceptas sunradiojn kaj bonŝancon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto