Vizitu Forumon

Liberal-Demokrata Partio de Japanio estas krititita pri konservativismo

(GMT+08:00) 2014-01-08 15:16:27     Redaktoro:Ĝoja

En la lastaj tagoj japana mediato raportis plenan tekston de skizo de laborprincipoj de la Liberal-Demorakta Partio, la reganta partio de Japanio, por la jaro 2014. La skizo klare montras, ke la partio volas okazigi tutlandan kunvenon por dialogo kaj klopodos por revizi konstitucian interpreton. Krome, ĝi emfazis al subtenon al vizito al la templo Yasukuni. Iuj mediatoj de Japanio rimarkigis, ke enhavoj de la skizo reflektas konservativan ideon de japana ĉefministro Shinzo Abe.

La 6an de januaro japana mediato Kyodo News publikigis la plenan tekston de skizo de laborprincipoj de la Liberal-Demorakta Partio por la jaro 2014. La skizo alvokas okazigi tutlandan kunvenon de dialogo kaj klopodi por amendi la konstitucion. Ĝi ankaŭ asertas, ke oni devas fari revizion al la konstitucio, konforman al la epoko kaj realo kaj rapidigi la paŝojn por formuli memstaran konstitucion. Krome ĝi manifestas la starpunkton de la japana registaro pri la jarfina vizito de ĉefministro Abe al la templo Yasukuni kaj esprimas la dezirojn konservi memorojn de fondintoj de la lando kaj viziti la templon Yasukuni. La skizo esprimas subtenon al la eksterlanda politiko "pozitiva pacismo" de Abe, asertante pli grandan kontribuon al la internacia komunumo. Estas menciinde, ke en la skizo estas neniu enhavo rilata al bonigo de la rilatoj kun Ĉinio kaj Sud-Koreio.

Rilate edukadon, la skizo opinias, ke oni devas preni necesajn rimedojn en kompilado, kontrolo kaj elekto de lernolibroj por ne fali en la sinturmentan vidpunkton de la historio. Iuj japanaj mediatoj opinias, ke konfesi la japanan invadon dum la 2a Mondmilito kaj peti pardonon de la suferintoj estas sinturmento. Analizantoj opinias, ke enhavoj de la skizo reflektas konservativismo de la reĝimo Abeo. Laŭ raporto, la Liberal-Demokrata Partio faros oficialan decidon pri la skizo en la 19a de tiu ĉi monato en la kunveno de membroj de la partio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto