Vizitu Forumon

Shinzo Abe fermas interparolan pordon kun ĉinaj gvidantoj

(GMT+08:00) 2014-01-09 17:54:59     Redaktoro:Li Lu

Karaj aŭskultantoj, en la jaro 1943, gvidantoj de Ĉinio, Usono kaj Britio okazigis kunvenon en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, por diskuti, kiel fari batalon kun Japanio kaj kiel trakti Japanion post la milito. La 8an de januaro laŭ la loka tempo, Zhang Ming, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, iris al la hotelo Mena House, kie okazis la Kaira Kunveno, kaj retrorigardis la altvaloran historion kune kun raportistoj el Ĉinio kaj Egiptio, li ankaŭ respondis demandojn de raportistoj. Bonvole aŭskultu detalan raporton!

Tiutage en la hotelo Mena House, Zhang Ming unue reasertis la leĝan efikon de la Kaira Manifesto, li opinias, ke koncernaj flankoj devas elvolvi la leĝan rolon de la manifesto por gardi la fruktojn de venko kontraŭ japanajn agresantojn kaj protekti azi-pacifikan internacian ordon starigitan post la dua Monda Milito. Li diris,

"'La Kaira Kunveno' estas internacia kunveno kun mejloŝtona signifo en la historio de la monda kontraŭ-faŝisma milito, la Kaira Manifesto post la kunveno difinis la agresecon de kontraŭ-ĉinia milito kaj pacifika milito lanĉitaj, ĝi ankaŭ deklaris la firman volon de kontraŭ-faŝisma alianco por venki japanajn militaristojn."

Zhang Ming emfazis, ke la Insularo Diaoyu estas ĉina teritorio, la ĉinoj plej frue trovis ĝin, nomis ĝin kaj uzis ĝin.

Li elmontris, ke la starpunkto kaj ago de la japana registaro rilate la Insularon Diaoyu estas ne nur intenca atenco al la suvereneco de Ĉinio, sed ankaŭ publika neo al la frukto de la monda kontraŭ-faŝisma milito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto