Vizitu Forumon

La unua interparolo pri irana nuklea problemo okazis en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2014-01-10 16:42:44     Redaktoro:Li Lu

La 20an de januaro efektivigos la interkonsento pri irana nuklea problemo, kiu estis subskribita en novembro de 2013, eniros la periodon de efektivigo, kaj de nun restas nur 10 tagoj. La 9an de januaro, reprezentantoj el Irano, la Eŭropa Unio kaj Usono komencis dutagan interparolon en Ĝenevo por nuligi la obstaklon al la efektivigo de la interkonsento.

En novembro de 2013 la ses landoj pri irana nuklea problemo subskribis periodan interkonsenton kun Irano kaj ĉefe difinis la bazan principon kaj kadron por solvi la iranan nuklean problemon. Ĝis la lasta tago de 2013, la ses landoj pri irana nuklea problemo kaj Irano okazigis tri kunvenojn en Ĝenevo kaj Vieno, pluapaŝe konfirmis serion da detalaj problemoj koncernaj al la interkonsento, kaj ili atingis kelkajn fruktojn pri efektivigo de la interkonsento. Ĉifoja ĝeneva interparolo estas la unuafoja trakto pri irana nuklea problemo post 2014, ankaŭ estas la unua interparolo inter gvidantoj de koncernaj landoj post novembro de 2013.

Laŭkonigo, sume triflankaj reprezentantoj partoprenis en la interparolo, ili estas Abbas Araqchi, irana vicministro pri eksteraj aferoj, Helga Schmid, altnivela vicreprezentanto pri diplomatia kaj sekureca politiko de EU, kaj Wendy Sherman, ŝtata vicsekretario pri politikaj aferoj de Usono. Ĉifoja 2-taga interparolo ne malfermiĝas al mediatoj, la ĉeestantaj flankoj ankaŭ diris nenion. Sed la interparolo gajnis altan atenton de la publiko, multaj mediatoj faris analizajn raportojn.

Fakte, la gvidaj landoj de irana nuklea problemo ankoraŭ estas Irano kaj Usono. Laŭ la perioda interkonsento de novembro, 2013, Irano devas limigi siajn aktivadojn en la kampo de nukleo. Samtempe, la EU kaj Usono malstreĉos la sankcion al Irano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto