Vizitu Forumon

La printempafesta transportado komenciĝis en Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-01-16 15:09:09     Redaktoro:Xiong Shan

En la 16-a de januaro la 40-taga printempafesta transportado 2014 komenciĝis en Ĉinio. La printempafesta transportado estas nomata de mediatoj kiel "la plej granda migrado de la tuta mondo dum mallongtempo". Laŭ prognozo de trafika departemento, ĉi-jare 3623 milionoj da pasaĝeroj vojaĝos en la tuta lando, pli multe je 200 milionoj ol en la pasinta jaro. Ĉinio fervoje transportos 258 milionojn da pasaĝeroj. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

La Printempa Festo pli kaj pli proksimiĝas, homoj volas tuj reveni en siajn hejmojn kiel eble plej rapide. Per aviadilo, trajno, longdistanca buso, motorciklo, eĉ piediro, homoj, kiuj havas puran kaj densan sopiron al la hejmloko, pensas diversajn rimedojn por reveni al la hejmo. Kompare kun aviadilo, longdistanca buso, kaj aliaj veturiloj, pro malmultekosta bileto kaj oportuneco, trajno ankoraŭ estas la unua elekto de ĉinoj por reveni hejmen dum la printempafesta transportado. Ĉi-jare Ĉinio fervoje transportos 258 milionojn da pasaĝeroj.

Kvankam en lastaj jaroj transporta kapablo de la ĉina fervojo grande altiĝis, tamen en 40 tagoj ĉina fervojo transportos 258 milionojn da pasaĝeroj, la premo de la fervoja departemento estas tre granda. Pri plendo, "malfacile akiri la fervojbileton" ankoraŭ estas la plej ofta. Hu Yadong, vic-direktoro de la fervoja kompanio, diris, ke pro diversaj rimedoj tiu malfacilo eble estos malstreĉita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto