Vizitu Forumon

Ĉi-jara kresko de ĉina eksterlanda komerco ne estos plialta ol en la lasta jaro

(GMT+08:00) 2014-01-17 16:45:12     Redaktoro:Xiong Shan

En la 16-a de januaro en Pekino proparolanto de ĉina Ministerio pri Komerco diris en regula gazetara konferenco, ke en venontaj tri jaroj, eksterlanda investa skalo de Ĉinio superos la skalon de eksterlanda kapitalo uzata de Ĉinio. Krome, Ĉinio eble fariĝos la plej granda komerca lando de la tuta mondo, pro tio la kresko de ĉina eksterlanda komerco en 2014 ĝenerale ne estos plialta ol tiu en 2013. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Post 35 jaroj de la praktiko de la politiko pri reformado kaj malfermo, en 2013 ĉina eksterlanda investo, la nefinanca rekta investo sume atingis 90,17 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio iom post iom realigis ekvilibran disvolviĝon en importa kaj eksporta kampoj. Proparolanto de ĉina Ministerio pri Komerco Shen Danyang diris, ke en la venontaj tri jaroj, Ĉinio fariĝos lando de neta eksterlanda investado, nome la investo al eksterlando superos la uzo de la eksterlanda kapitalo.

Shen Danyang diris, ke en la lasta jaro la nefinanca rekta investo jam atingis 90,17 miliardojn da usonaj dolaroj, en la sama periodo Ĉinio altiris eksterlandan kapitalon de 117,586 miliardoj da usonaj dolaroj. La saldo nur estas iom pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj. Sub tiu situacio, eble en ĉi-jaro, aŭ en la venonta jaro aŭ en la jaro post la venonta jaro, ĉina eksterlanda investo superos la uzon de la eksterlanda kapitalo. La ekvilibra disvolviĝo en importa kaj eksporta kampoj estas bona ne nur al la tuta mondo, sed ankaŭ al la internacia komerca kunlaboro kaj eksterlanda ekonomia kunlaboro disvolvotaj de Ĉinio.

En 2013 duona investo al Ĉinio de alilandaj komercistoj estas en la serva industrio. Kompare kun tio, la uzo de la eksterlanda kapitalo en ĉina fabrika industrio malaltiĝis. Shen Danyang diris, ke tio okazis, kiam Ĉinio altigis la nivelon kaj bonigis la strukturon de la uzo de la eksterlanda kapitalo. Samtempe Ĉinio alte atentos la uzon de la eksterlanda kapitalo en aliaj kampoj, kaj daŭre kuraĝigos kaj subtenos la uzon en la fabrika industrio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto