Vizitu Forumon

Rategoj invadas graflandon Kambriĝo

(GMT+08:00) 2014-01-20 13:36:53     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 13a de januaro, pro tio, ke la loka magistrata komitato senigis la servon ekstermi ratojn, kaj ke privataj entreprenistoj postulis tro altan pagon por tion fari, en la vilaĝo Waterbeach, sude de la graflando Kambriĝo, Britio, prospere sin reproduktas gigantaj ratoj mutaciintaj, el kiuj la plej granda longas 1,5 futojn, nome egale al ĉirkaŭ 46 centimetroj. Tiuj ratoj komencis invadi loĝdomojn, tiel ke la lokaj loĝantoj mem elpaŝas por ekstermi ratojn, por ke ili ne kontaĝu malsanojn aŭ mordu homojn.

Loka loĝantino, 52-jara Sonja King, trovis, ke kelkcent grandaj ratoj vagadas ĉirkaŭe de la domo. Ŝi diris: "En somero, ĉiutage ni devis elspezi multe da tempo por mortigi ratojn; kelkfoje, eĉ nokte ni nepre persekutis tiujn abomenindajn bestojn. Sed nun ili denove revenis. Ili probable kontaĝos malsanojn aŭ mordos infanojn." Ankaŭ Michelle Davies, patrino havanta ses infanojn, plendas pri la senskrupula vagado de ratoj. Ŝi timas, ke ili eble entrudiĝos en iliajn ĉambrojn, se oni ne siatempe ilin ĉasos.

Proparolanto de la loka magistrata komitato de la suda Kambriĝo antaŭ nelonge asertis, ke la komitato ĝis nun ankoraŭ ne ricevis oficialan plendon pri la afero. Tamen li diris: "La impostopagantoj iam ricevis subvencion por ekstermi ratojn, kaj cetere, oni povas elekti iun ajn el pli ol kvardek ratoekstermaj kompanioj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto