Vizitu Forumon

Ban Ki-moon anoncis ke Irano forestos de la internacia konferenco pri siria problemo

(GMT+08:00) 2014-01-21 16:38:09     Redaktoro:Li Lu

Posttagmeze de la 20a de januaro laŭ la loka tempo, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, deklaris pere de sian proparolanto, ke Irano forestos de la internacia konferenco pri siria problemo, kiu okazos en Svislando. Antaŭ malpli ol 24 horoj Ban Ki-moon memdeklaris inviti Iranon partopreni en la internacia konferenco pri siria problemo. Tio reflektas, ke inter ĉiuj flankoj de la siria krizo ankoraŭ ekzistas diverĝoj.

La 19an de januaro en ĉefsidejo de UN en Nov-Jorko, Ban Ki-moon okazigis gazetaran konferencon kaj deklaris, ke 10 landoj estis invititaj por partoprenos en la konferenco, inkluzive de Irano, li celas krei bonan atmosferon al la internacia konferenco kaj garantii, ke la konferenco povos gajni pozitivan frukton.

Parolante pri la ĉeesto de Irano, Ban Ki-moon diris, ke li faris longtempan interparolon kun Javad Zarif, irana ministro pri eksteraj aferoj, kaj Zarif promesis, ke same kiel la aliaj landoj, kiuj partoprenos en la malferma ceremonio en Montreux, urbo de Svislando, Irano komprenas, ke la intertraktada bazo estas plenumi la ĝenevan komunikaĵon, kiu estis subskribita en la 30a de junio, 2012. Krome, Zarif promesis al Ban Ki-moon, ke Irano ludos pozitivan kaj konstrueman rolon en ĉifoja konferenco.

Delonge, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj kontraŭstaras la partoprenon de Irano en la internacia konferenco pri siria problemo, ĉar Irano estas rigardata kiel ĉefa subtenanto de siria prezidento Bashar; Sed Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj Lakhdar Brahimi, speciala reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Araba Ligo pri Sirio, multfoje alvokis, ke Irano, kiel grava regiona forto, devas partopreni en la pacprocezo de Sirio.

La 19an de januaro Ban Ki-moon oficiale deklaris inviti Iranon al la konferenco, la publiko opiniis, ke la koncernaj landoj jam atingis interkonsenton. Sed, Usono esprimis, ke la decido de Ban Ki-moon estas ekster ĝia atendo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto