Vizitu Forumon

Li Keqiang kunsidis kun eksterlandaj ekspertoj

(GMT+08:00) 2014-01-22 15:51:51     Redaktoro:Li Lu

Karaj aŭskultantoj, la 21an de januaro en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kunsidis kun kelkaj eksterlandaj ekspertoj. Li esprimis, ke ĉina ekonomio jam eniris en novan periodon pri kvalita altiĝo kaj efika avanco. Ĉina registaro havas sufiĉan fidon per profundigo de reformado pluapaŝe vastigi malfermon, garantii ekonomion disvolviĝi sane kaj stabile, kaj Ĉinio povos atingi pli bonan rezulton. Bonvole aŭskultu detalan enhavon.

En la lastaj jaroj, kiam printempa festo venis, ĉina ĉefministro kunsidis kun eksterlandaj ekspertoj, unuflanke por sendi bondezirojn pri la pintermpa festo al la ekspertoj, aliflanke por aŭskulti la opinojn kaj proponojn de la ekspertoj pri ĉinaj disvolviĝoj. Li Keqiang estis elektita kiel ĉefministro marte de 2013, tio estas la unua fojo ke li renkontiĝas kun la eksterlandaj ekspertoj en tia situacio.

"Estas unua fojo por mi partopreni en la kunsido kun eksterlandaj ekspertoj, tio ankaŭ estas mia unua kunsido en la nova jaro."

Tiutage pli ol 70 ekspertoj partoprenis en la kunsido. Kiel ĉina ekonomio realigos kreadon kaj eskaladon, tio estas fokuso de diskuto inter eksterlandaj ekspertoj kaj la ĉina ĉefministro. John Lawson Thornton, prezidanto de usona instituto Brookings, donis proponojn al la disvolviĝo de ĉina urbanizo,

"Ĉinio decidas ne plu konstrui pli multajn grandajn urbojn, sed antaŭenpuŝi ekonomian kreskon per disvolviĝo de mezaj kaj malgrandaj urboj, tio estas tre logika."

Alistair Michie, vicprezidanto de iu brita klubo, diris, ke disvolvi industrion de altnivela servado estas necese por antaŭenpuŝi ĉinan ekonomian kreskon.

Li Keqiang serioze aŭskultis la parolojn de la ekspertoj kaj admiris iliajn proponojn, li konfesis, ke ĉina ekonomio jam eniris en nova periodo pri kvalita altiĝo kaj efika avanco. Li diris ankaŭ, ke ĉina registaro havas fidon kaj kapablon por atingi pli bonan rezulton pri ekonomia kresko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto