Vizitu Forumon

La 12-a kvin-jara plano progresas bone

(GMT+08:00) 2014-01-23 17:00:23     Redaktoro:Li Lu

La 22an de januaro en Pekino, la koncernaj respondeculoj de la ĉina Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformado diris, ke granda parto de la 24 ĉefaj celoj de la 12a kvin-jara plano disvolviĝas bone. Sed kvar celoj el ili ankoraŭ ne atingis la normon, inkluzive de resursa ŝparo kaj media protekto. Responde al iu mediata raporto pri tio, ke la totala sumo de la lokaj malnetaj produktoj estas pli multa je 2000 miliardoj da juanoj ol la malneta enlanda produkto kalkulita de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo. La oficisto de la Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformado diris, ke por atingi bonan politikan rezulton, multaj lokaj registaroj plimulte kalkulis la lokan malnetan produkton.

Ĉijare estas la 4a jaro de la 12-a kvin-jara plano. La 22an de januaro en Pekino, Xu Lin, estro de la departmento de planado sub la ĉina Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformado, diris, ke granda parto de la 24 ĉefaj celoj de la 12a kvin-jara plano disvolviĝas bone, du el ili estis antaŭdate plenumitaj.

"La 12-a kvin-jara plano metis 24 celojn, nun granda parto de la celoj de la 12-a kvin-jara plano disvolviĝas bone. Ekzemple la kreska celo de la ĉina malneta enlanda produkto (MEP). Krome, du el la celoj jam estis antaŭdate plenumitaj."

Xu Lin diris ankaŭ, ke la plenumado de kvar celoj estas postiĝinta ol la plano.

Antaŭnelonge, la ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis la sumon de la ĉina malneta enlanda produkto (MEP) de 2013, la sumo estis 56 000 miliardoj da juanoj, sed kiam oni kalkulis la sumon de la lokaj malnetaj produktoj, oni trovis ke ĝi jam superis 58 000 miliardojn da juanoj, pri la situacio, Cong Liang, vicestro de la departmento de planado sub la ĉina Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformado, diris, ke por atingi bonan politikan rezulton, multaj lokaj registaroj plimulte kalkulis la lokan malnetan produkton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto