Vizitu Forumon

Ukrajna registaro faris la duan intertraktadon kun la opozicio

(GMT+08:00) 2014-01-24 16:48:57     Redaktoro:Li Lu

Frumatene de la 23a de januaro laŭ la loka tempo, finiĝis la dua intertraktado inter ukrajna registaro kaj la opozicio. Malsame kiel dum la unua, dum la periodo de la dua intertraktado, la manifestaciantoj konsentas provizore havi militpaŭzon.

La dua intertraktado daŭris 4 horojn, la rezulto ankoraŭ estas ne konata, laŭ prezento de la koncernaj personoj de la ukrajna raganta partio, la 24an aŭ la 25an de januaro okazos la tria intertraktado, tiam aperos pli detalaj rezultoj. Iu gvidanto de opozicio diris, ke la konflikto probable ĉesos. En la sama tago, Vitali Klitschko, gvidanto de la opozicio, alvokis al la du flankoj havi militpaŭzon ĝis la finiĝo de la intertraktado, kaj ambaŭ flankoj konsentis.

Antaŭe, la konfliktoj inter manifestaciantoj kaj policanoj pli kaj pli intersiĝis. Ukrajnaj potencaj departementoj sendis specialan teamon de la polico por forigi surtratajn barojn, kiuj estis starigitaj de manifestantoj kaj kapti manifestantojn. Krome, laŭ raporto de ukrajna mediato, kvankam la protestantoj faris militpaŭzon, tamen miloj da manifestaciantoj kolektiĝis en Kiev, kelkaj el ili plifortigis la barojn, kelkaj el ili kolektis pli multajn ŝtonojn, kvazaŭ preparante por la venontaj konfliktoj.

La 21an de novembro, 2013, ukrajna registaro decidis provizore ĉesigi subskribon de kontaktlanda interkonsento kun la Eŭropa Unio, faris intertraktadon kun Rusio, tiele, manifestaciaj aktivadoj okazis en Ukrajno. La 16an de januaro, la ukrajna parlamento adoptis serion da leĝojn por limigi amasajn manifestaciajn aktivadojn, tio pliseriozigis la situacion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto