Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Francio solene celebros la 50-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj

(GMT+08:00) 2014-01-27 15:32:30     Redaktoro:Xiong Shan

La 27an de januaro ĉi-jare estas la 50-a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Por celebri tiun gravan eventon, la du landoj organizos serion da solenaj kaj varmaj celebraj aktivadoj dum la tuta jaro. Iu eksperto opiniis, ke Ĉinio kaj Francio solene celebros la 50-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, tio elstarigas gravecon de la dulandaj rilatoj kaj havas gravan signifon.

Ĉe la 50-a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, delegacio, konsistanta el parlamentanoj el francaj diversaj partioj, gvidata de Claude Bartolone, prezidanto de franca parlamento, faris viziton al Ĉinio. Per tio la celebraj aktivadoj komenciĝis. Laŭ unua statistiko, estas pli ol 300 certigitaj aktivadoj, kiuj kovras politikan, ekonomian kaj komercan, kulturan, teknikan, edukan, prisanan, kaj similajn, sume pli ol 30 kampojn. Tio plene reliefigas ampleksecon kaj altnivelecon de la dulandaj rilatoj.

Qu Xing, estro de ĉina esplorinstituto pri internaciaj aferoj, opiniis, ke Francio estas la unua el la okcidentaj grandlandoj, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio ĉe la nivelo de ambasadoroj, kaj ĉiam ludas gvidan rolon en la rilatoj inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj. La du landoj alte atentas reciprokajn rilatojn. Per la ŝanco de la 50-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj, la dulandaj rilatoj iros al nova nivelo.

Qu Xing diris, ke Francio ne prenas la leviĝon de Ĉinio kiel minacon kaj volas kunlabori kun Ĉinio amplekse, strategie, sinteze. Tial per pluapaŝa disvolvo de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Francio, ni solene celebras la 50-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj tio havas gravan signifon por esplori, kiel landoj kun malsamaj socisistemoj povas fari amikecan kunlaboron kaj krei reciproke profitan perspektivon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto