Vizitu Forumon

Ĉinio kaj EU okazigis la kvararaŭndan altnivelan strategian dialogon

(GMT+08:00) 2014-01-28 15:39:41     Redaktoro:Xiong Shan

Karaj amikoj! La 27-an de januaro en Bruselo ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi kaj Catherine Ashton, supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko kaj vicprezidanto de Eŭropa Komisiono, organizis la kvararaŭndan altnivelan strategian dialogon inter Ĉinio kaj EU. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

La kunlaboroj inter Ĉinio kaj EU havas bonan bazon kaj disvolviĝas senĉese. Yang Jiechi opiniis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj EU ludas tagoposttage gravan rolon por la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo. Li diris, ke en la 16-a renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj EU, okazinta en la fino de la lasta jaro, oni publikigis Strategian Planon pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj EU 2020, kiu klare montras direkton de la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj.

Yang Jiechi diris, ke tiu dialogo estas tre utila, konstruema kaj plena de fruktoj. Ili faris honestan, profundan kaj amikecan interŝanĝadon pri pluapaŝa disvolvo de la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj EU en la nova tempo kaj atingis komunan konsenton. Ili opiniis, ke la du flankoj devas plifortigi kunlaboron por protekti la internacian justecon kaj pacon kaj fari pligrandan kontribuon por paco, stabilo kaj disvolviĝo de la mondo.

Catherine Ashton diris, ke en lastaj jaroj disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU plene reliefigas la strategiecon de la duflanka kunlaboro. La politika reciprokfido profundiĝas kaj la duflanka kunlaboro vastiĝas. EU dankas la ĉinan flankon pro ĝia subteno al Eŭropo dum la eŭropa ŝulda krizo kaj volas kune kun la ĉina flanko efektivigi la strategian planon kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la kunlaboro en diversaj kampoj. EU fortigos interŝanĝon kaj interkonsiliĝon kun Ĉinio pri internaciaj kaj regionaj problemoj por kune akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto