Vizitu Forumon

Ĉinaj gvidantoj reiris al la bazo antaŭ la Printempa Festo

(GMT+08:00) 2014-01-30 12:09:49     Redaktoro:Xiong Shan

Karaj amikoj! La Printempa Festo de Ĉeval-Jaro pli kaj pli proksimiĝas. Por ĉinoj tiu tradicia festo estas la plej grava. Antaŭ la Printempa Festo ĉinaj gvidantoj Xi Jinping, Li keqiang, ktp. respektive iris al la Interna Mongolio, Shaanxi-provinco, al neĝkovrita landlima urbeto, kaj al loĝejoj ĉe la montoĉeno Qinling. Ili esprimis bondeziron al ordinaraj popolanoj. Farante esploradon en la Interna Mongolio, ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis bondeziron al la tutlandaj popolanoj por feliĉa Novjaro. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Antaŭtagmeze de la 27-a de januaro vizitante la Internan Mongolion, Xi Jinping venis al granda neĝkovrita stepo Xilinguole kaj partoprenis en vintra Nadam-foiro, nome la mongola tradicia festo. Kaj li faris bondeziron al la tutlandaj popolanoj por feliĉa Novjaro.

Samtempe ĉina ĉefministro Li Keqiang faris esploron en montara regiono Qinba, Shaanxi-provinco. Li vizitis postrestantajn infanojn kaj telefonis al la patro, kiu laboras ekstere.

Infano: "Patro, ĉefministro venas al nia hejmo!"

Li Keqiang: "Saluton! Mi estas Li Keqiang. Mi estas en via hejmo kun viaj gepatroj kaj filino. Mi deziras al ili feliĉan Novjaron kaj al vi bonan vojaĝon hejmen. Vi estas diligenta, multigas enspezon por la familio kaj faras kontribuon al la lando. Kamparanaj laboristoj estas merituloj de nia lando."

Por ĉinoj la plej varma memoro de la Printempa Festo estas familia rekuniĝo. Kvankam laborante en fremda loko, en tiu festo gefiloj revenas hejmen. Gepatroj faras aĉetojn por la Printempa Festo. Kaj ĉinaj gvidantoj vizitas ordinarajn popolanojn. Tio fariĝis kutimo de la ĉina registaro en la lastaj jaroj. Ĉinaj gvidantoj ofte faris viziton al regionoj kaj amasoj, kiuj plibezonas zorgon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto