Vizitu Forumon

Fremdlandaj turistoj spertas folklorojn de Printempa Festo

(GMT+08:00) 2014-02-03 15:35:10     Redaktoro:Zhao Jianping

La Printempa Festo, la plej karakterizita tradicia festo de Ĉinio, jam havas la historion de pli ol 4 mil jaroj. La vintro estas kutime la morta sezono por turismo en Ĉinio, tamen ankoraŭ multaj fremdlandaj turistoj venas al Ĉinio dum la Printempa Festo por sperti la buntkolorajn folklorajn kaj kulturajn aktivaĵojn.

Ĉe la alproksimiĝo de la Printempa Festo jam komenciĝis diversaj folkloraj aktivaĵoj por la celebrado de la festo. En iu endoma templa foiro en Pekino, 10-jara usona knabineto nomata Lara lernis ombroteatraĵon ĉe ĉina ombroteatristo Wang Liandong. Akompanate de muziko, ŝi kun fratineto ĝojplene faris ombroteatran prezentadon.

"La ombroteatro estas ege interesa!" ŝi diris.

Ombroteatristo Wang Liandong informis al nia raportisto, ke ombroteatro jam havas la historion de pli ol 2 mil jaroj kaj estis enlistigita en la katalogon de la Mondaj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj. Fremdlandanoj ege ŝatas ĝin.

Wibon Khusakul, tajlanda ambasadoro en Ĉinio, diris, ke en la pasinta jaro ĉirkaŭ 500 mil tajlandanoj vojaĝis al Ĉinio. Pro sezona malsameco multaj tajlandanoj volas sperti la vintran sezonon de Ĉinio.

Dum la Printempa Festo diversaj lokoj de Ĉinio ellasis buntajn turismajn programojn kun fortaj trajtoj de vintro kaj la Printempa Festo. Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj grandaj urboj havas pli ol cent turismajn aktivaĵojn, kiaj templa foiro, ekspozicio pri kulturo kaj folkloro, printempfesta celebrado kaj glacineĝa festivalo.

Por altiri pli multajn fremdlandajn turistojn la ĉina Nacia Turisma Administracio titolis la jaron 2014 kiel Ĉinan Turisman Jaron de Saĝeco.

Kelkaj fremdlandanoj vivantaj en Pekino ege ŝatas tiean vivmanieron. Maria, direktistino de Pekina Internacia Ĉambrorkestro, kiu venis al Ĉinio antaŭ 7 jaroj, diris, ke ŝi ege ŝatas la ĉinan kulturon. Ŝi esperas, ke ŝi ankoraŭ povos vivi en Ĉinio en la venontaj 10 jaroj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto