Vizitu Forumon

Yellen prenas prezidantecon de usona Federacia Rezervo

(GMT+08:00) 2014-02-04 15:32:25     Redaktoro:Zhao Jianping

La 3-an de februaro en Vaŝingtono, Janet Yellen oficiale ĵuris enoficiĝon kiel la nova prezidanto de la usona Federacia Rezervo. Per tio ŝi prenis la prezidantecon el Ben Bernanke kaj fariĝis la 1-a virina prezidanto en la 100-jara historio de la Federacia Rezervo.

La mallonga enoficiĝa ceremonio prezidita de Daniel Tarullo okazis en la direkcia ĉambro de la Federacia Rezervo. La edzo de Janet Yellen kaj aliaj oficistoj de la Federacia Rezervo ĉeestis al la ceremonio, tamen Janet Yellen ne faris parolon en la ceremonio.

En la 9-a de oktobro pasintajare usona prezidento Barack Obama nomumis ŝin kiel prezidanton de la Federacia Rezervo, kaj en la 6-a de januaro de la kuranta jaro la Senato de la usona Kongreso aprobis la nomumon.

67-jara Janet Yellen naskiĝis en Brooklyn de Nov-Jorko kaj ricevis sian ekonomikan doktorecon el Yale-Universitato en 1971. En oktobro de 2010 ŝi fariĝis vicprezidanto de la Federacia Rezervo, la 2-a virina vicprezidanto en la historio de la Federacia Rezervo. Ŝia edzo, George Akerlof, estis laŭreato de Nobel-Premio pri Ekonomiko por la jaro 2001.

Nemalmultaj usonaj mediatoj opiniis, ke la venonta grava laboro por Janet Yellen ĉefe kuŝos en tio, kiel la Federacia Rezervo stabile tiros sin el la superloza monpolitiko kaj kiam ĝi decidos altigi la interezon. En siaj du 4-jaraj mandatoj Ben Bernanke, la eksa prezidanto de la Federacia Rezervo, efektivigis trifoje superlozan monpolitikon por malaltigi la longtempan interezon kaj senlaborecon. Rezulte de tio grandamezure grandiĝas la bilanca skalo de la Federacia Rezervo de 2008. Ĉe sia eksiĝo de la prezidanteco, Ben Bernanke oficiale proklamis redukti la skalon de la superloza monpolitiko. Tamen tio restigos multajn problemojn, kiuj atendas solvon de Janet Yellen.

Laŭ tagordo Janet Yellen faros raporton pri duonjara mona politiko de la Federacia Rezervo respektive en la Ĉambro de Reprezentantoj kaj Senato de la Kongreso en la 11-a kaj 13-a de februaro. Multaj kongresanoj el la Respublika Partio malkontentas pri la loza monpolitiko de la Federacia Rezerzo, opiniante ke la loza monpolitiko alportas la riskon de inflacio. Tiam Janet Yellen devos respondi al tiaj duboj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto