Vizitu Forumon

Soĉio bonvenigas Vintrajn Olimpikojn

(GMT+08:00) 2014-02-05 15:24:12     Redaktoro:Zhao Jianping

La 22-aj Vintraj Olimpikoj baldaŭ inaŭguriĝos en Soĉio de Rusio. Posttagmeze de la 4-a ĉi-monate raportisto de Ĉina Radio Internacia venis al la urbeto Adler, ĉirkaŭ 40 kilometrojn sudoriente de Soĉio. Tie troviĝas stadiono por surglaciaj konkursoj, olimpika parko kaj la ĉefa novaĵ-centro. Nia raportisto sentis fortan etoson de la vintraj olimpikoj.

En Adler estas la Olimpika Stadiono Fisht, kie okazos la malferma kaj ferma ceremonioj de la 22-aj Vintraj Olimpikoj. Krome tie estas ankaŭ stadiono por surglaciaj konkursoj, la ĉefa novaĵ-centro, la sportista vilaĝo kaj aliaj ĉefaj instalaĵoj. Ĝi estas la centro de ĉi-fojaj vintraj olimpikoj en Soĉio. La gastigo de la vintraj olimpikoj unuflanke alportis novan etoson al la urbeto, ekzemple por trakti la problemon de subite plimultiĝantaj turistoj oni konstruis multajn instalaĵojn, kiaj fervoja stacidomo, grandiozaj stadionoj kaj hoteloj, aliflanke rompis la vintran kvietecon de la urbeto, ĉar grandskala konstruado estigis median poluadon kaj aliajn problemojn, kaj krome la pli kaj pli serioziĝanta trafika ŝtopado ĝenas la lokajn civitanojn.

Laŭ informo Soĉio estas la ununura gastiganto por la vintraj olimpikoj, kiu havas la subtropikan klimaton, kun jara meznombra temperaturo inter 2 kaj 10 gradoj celsiusaj. Loka taksiisto konigis, ke tie en la urbeto treege malofte neĝas en vintro. Tial la surneĝa konkursejo troviĝas en la montara regiono pli ol 80 kilometrojn fore de Soĉio. Rusio faris grandan investon por ĉi-fojaj vintraj olimpikoj kaj la ski-centro tie estis konstruita kun helpo de okcident-eŭropaj kaj usonaj specialistoj.

La 4-an de februaro la ĉina delegacio por la vintraj olimpikoj kun oficistoj, laboristoj kaj la teamo de liberstila skiado, sume pli ol 10 personoj, ekveturis de Pekino al Soĉio. Tio markis, ke la ĉina delegacio oficiale startigis la "soĉian tempon". Je la 10-a horo antaŭtagmeze de la 5-a de februaro laŭ la loka tempo la ĉina delegacio okazigos la flaghisan ceremonion en la olimpika vilaĝo. Krome, en la 5-a de februaro la olimpika flamo, cirkul-irante tra la tuta teritorio de Rusio dum la lastaj pli ol 4 monatoj, atingos Soĉion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto