Vizitu Forumon

Xi Jinping akceptis specialan intervjuon de rusa mediato

(GMT+08:00) 2014-02-10 16:10:29     Redaktoro:Li Lu

Je la ekbruliĝo de la ĉefa torĉo, malfermiĝis la Vintraj Olimpikoj en Soĉio. Gvidantoj el pli ol 60 landoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj kune bonvenigis la venon de la granda sporta evento en la stadiono de la malferma ceremonio. Xi Jinping stariĝis kaj salutis sportistojn per mansvingo, kaj tiu ĉi bildo aperis sur la televida ekrano tra la tuta mondo. Tio estas la unua fojo, ke la ĉina plej alta gvidanto aperas en grandskala internacia sporta evento, kaj ankaŭ la dua sinsekva jaro, en kiu Xi Jinping elektas Rusion kiel la unuan landon vizitatan. Ĉifoja vizito de Xi estas alte atentata de la internacia socio.

En Soĉio, Xi Jinping akceptis intervjuon de rusa televido, li parolis pri sia sento en Soĉio, pri la reformado kaj disvolvo de Ĉinio, kaj pri sia propra amo al sporto. Bonvele aŭskultu detalan enhavon,

"Kia estas via impreso pri Soĉio?

Tre bona, mi unuafoje venas al Soĉio, sed mi ekkonis ĝin jam antaŭlonge……"

La urbeto Soĉio estas la unua celloko de eksterlanda vizito de Xi Jinping en 2014. Posttagmeze de la 6a de februaro, Xi Jinping atingis la urbeton, kaj li estis invitita al la vilao de rusaj gvidantoj por fari interparolon kun rusa prezidento Putin. Ili ankaŭ kune faris videotelefonadon al estroj de ĉina kaj rusa militŝipoj, kiuj plenumas komunan eskortadon pri martransportado de siriaj kemiaj armiloj. Vespere de la 7a de februaro, la ĉina plej alta gvidanto aperis en la malferma ceremonio de la Vintraj Olimpikoj. Xi Jinping diris dum la intervjuo, ke lia vizito en Soĉio signifas bonan komencon de la dulandaj rilatoj en la nova jaro.

"Mi estas kontenta pri la fruktoj de disvolviĝo de la ĉina-rusaj rilatoj. Mi kaj prezidento Putin tre alte taksas la dulandajn rilatojn, ni volas pluapaŝe antaŭenpuŝi tiajn rilatojn. Per ĉeesto al ĉifoja malferma ceremonio de la Vintraj Olimpikoj mi volas esprimi mian subtenon al Rusio. Mia vizito ankaŭ estas bona komenco de ĉina-rusa rilato en la nova jaro."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto