Vizitu Forumon

La unua policestrino en Kabulo

(GMT+08:00) 2014-02-10 13:22:10     Redaktoro:Xiong Linping

La 15an de januaro la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke la afgana internafera ministerio nomumis virinon policestro de la ĉefurbo Kabulo, por allogi pli da virinoj al sekureca fako. En la nuna tempo la policaninoj nombriĝas en nur unu procento de la tuta afgana policanaro, kaj cetere, ili ofte frontas al minaco el armitaj homoj, kaj eĉ el siaj parencoj.

Jamila Bayaz, antaŭ ol esti la unua policestrino de la afgana ĉefurbo Kabulo, laboris en la enketa sekcio de la kabula ĝenerala policejo kaj havis laboran sperton de 25 jaroj. La policejo situas en la registara kaj komerca areo meze de la malnova urbo de Kabulo.

Jamila Bayaz promesis servi por "subpremataj homoj" kaj opinias, ke tiu ĉi investo altiros pli da virinoj al polico.

Afganaj policaninoj tamen ofte fariĝas celoj tre facile atakataj de armitaj homoj, kaj kelkafoje ili eĉ suferas mortominacon el siaj parencoj. Septembre de 2013 unu afgana altrangulino de polico estis pafmurdita survoje al sia hejmo. Antaŭ la pafmortigo, ŝi diris, ke ŝia frato provis jam tri fojojn por ŝin mortigi. Kaj du policaninoj antaŭ ŝi mortis ankaŭ de surpriza atako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto