Vizitu Forumon

180 kazoj de homa infektiĝo je H7N9

(GMT+08:00) 2014-02-11 16:33:03     Redaktoro:Li Lu

Ĉijare, Ĉinio raportis 180 kazojn de homa infektiĝo je H7N9, 47 homoj mortis. Nun kelkaj vakcinoj atendas klinikan provon, La 10an de februaro Ĉinio oficiale esprimis antaŭenpuŝi vakcinan esploradon, fruktan transformiĝon kaj ekzamenon por aperigi tiujn vakcinojn sur la merkato. Bonvole aŭskultu detalan enhavon.

Je la fino de marto de la lasta jaro, aperis la unua kazo de homa infektiĝo je H7N9 en la ĉina ĉeftero. Poste, la epidemia stato rapide disvolviĝis, de marto ĝis julio, oni raportis sume 130 kazojn de homa infektiĝo je H7N9, 45 homoj mortis. Post 3 monata malapero, en la decembro de la lasta jaro, la bird-gripo H7N9 refoje aperis, nun en Jiangsu, Zhejiang kaj kelkaj marbordaj provincoj en la sud-orienta parto de Ĉinio, preskaŭ ĉiutage oni raportas novajn kazojn de homa infektiĝo je H7N9.

Nia raportisto ricevis la plej novan statistikon el Ĉina Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj, ke en janurao kaj februaro de la kuranta jaro en la ĉina ĉeftero, jam aperis 180 kazoj de homa infektiĝo je H7N9, el kiuj 47 homoj mortis. Yao Hongwen, proparolanto de de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, konigis, ke en la venonta tempo, eble aperos pli multaj kazoj de homa infektiĝo je H7N9.

"Pri la studo de la epidemia stato, la ekspertoj opiniis, ke la karakterizoj de la homa infektiĝo je H7N9 ne evidente ŝanĝiĝis. La infektiĝo ankoraŭ estas de birdo al homo. La ekspertoj prognozis, ke en la venonta tempo en la ĉeftero daŭre aperos kazoj de homa infektiĝo je H7N9."

Nun en Ĉinio, kelkaj vakcinoj kontraŭ bird-gripo H7N9 atendas klinikan provon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto