Vizitu Forumon

Okazis la duafoja kunveno pri honesteco de registaraj funkciuloj

(GMT+08:00) 2014-02-12 17:09:00     Redaktoro:Li Lu

La 11an de februaro en Pekino, la Ŝtata Konsilio de Ĉinio okazigis la 2-an kunveno pri honesteco de registaraj funkciuloj. Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj ĉina ĉefministro, emfazis, ke la esenco de la ĉina registaro estas respondeco. Ĉinio devas firme plenumi la aranĝojn de la ĉina centraregistaro por kontraŭi koruptecon kaj iniciati honestecon. Bonvole aŭskultu detalan enhavon.

De marto de la pasinta jaro, ĉefministro Li Keqiang elmetis tri punktojn: dum la oficperiodo de la nova registaro, ne devas fari konstruadon de novaj registaraj konstruoj; oni devas malpliigi superfluajn laborantojn; kaj oni devas malmultigi la elspezojn de gastigo, eksterlanda vojaĝo kaj aŭta aĉeto. En la 2-a kunveno pri honesteco de registaraj funkciuloj, Li Keqiang postulis al diversnivelaj registaroj kaj departementoj firme plenumi la ok regulojn de la centra registaro kaj la tri punktoj de la Ŝtata Konsilio.

"Oni ne devas fari konstruadon de novaj registaroj konstruoj. Se io tia okazos, la ĉefaj respondeculoj suferos seriozan trakton. Ni devas severe regi la skalon de departementan personaron. Ni ankaŭ devas severe preventi neracian elspezon de registaroj monrimedoj. Pura registaro povos liberigi pli grandan monsumon por plibonigi la vivon de la popolanoj kaj disvolvi publikajn aferojn."

Pri konstruado de la baza sistemo kontraŭ korupteco, Li Keqiang montris, ke ni devas starigi kompletan registran sistemon pri la nemoveblaĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto