Vizitu Forumon

Interparolo de altarangaj oficistoj de Sud-Koreio kaj Nord-Koreio ne atingis frukton

(GMT+08:00) 2014-02-13 15:39:01     Redaktoro:Li Lu

La 12an de februaro en Panmunjeom, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio okazigis vicministr0-nivelan interparolon. La interparolo daŭris 14 horojn. Laŭ raporto, la du flankoj ne atingis iun ajn interkonsenton.

La interparolo komenciĝis je la 10a horo matene de la 12a de februaro en la "Paca Hejmo" ĉe la sudkorea flanko de Panmunjeom, la du flankoj de Koreio respektive sendis 5 reprezentantojn al la interparolo. En tiutaga mateno kaj posttagmezo ili sume faris 4-horan plenan kunvenon. De la 15 minutoj post la 19a horo ĝis la 35 minutoj post la 23a horo de la sama tago, la du flankoj faris du interparolojn de ĉefreprezentantoj. Je la 10 minutoj post la 0a horo de la 13a de februaro, nord-korea delegacio forlasis kaj la interparolo finiĝis.

La interparolo estis ferma al la publiko, poste la du flankoj ankoraŭ ne publikigis fruktojn de ĉifoja interparolo. Laŭ informoj de sud-korea mediato, ili nur atingis la interkonsenton pri respektiva informiĝo de starpunktoj rilate komune zorgatajn problemojn. Laŭ raporto de sud-korea ĵurnalo, dum la interparolo, sud-korea reprezentanto traktis bazan principon de registaro de Park Geun-hye kaj esprimis la volon por plibonigi rilatojn inter la du flankoj per rekuniĝo de disigitaj familianoj. Nord-Koreio reasertis haltigi reciprokan kalumniadon kaj militan antagonismon laŭ la "grava propono" faritan en la 16a de januaro. Krome, Nord-Koreio postulis al Sud-Koreio prokrasti siajn militajn manovrojn kun Usono post la rekuniĝo de disigitaj familianoj, sed Sud-Koreio rifuzis la postulon.

Resume de la informoj, inter la du flankoj ekzistas granda diverĝo dum ĉifoja interparolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto