Vizitu Forumon

Konsumantara prezindico januare kreskis je 2,5% en Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-02-14 16:06:35     Redaktoro:Yu Rongkang

La 14an de februaro la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis ekonomiajn donitaĵojn. Januare en Ĉinio la konsumantara prezindico kreskis je 2,5%, kaj la produktista prezindico malaltiĝis je 1,6%, kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Intervjuate specialisto opiniis, ke daŭra stabiliĝo de la konsumantara prezindico estas bona tendenco, dum kontinua malaltiĝo de la produktista prezindico atentigas la registaron pli multe zorgi pri la vivmedio de entreprenoj.

La fino de januaro estis la periodo de la printempa festo, kaj pro la vigla konsumado kreskis la prezo de manĝaĵoj, precipe de legomoj kaj fruktoj. La kresko superis 10%, dum malaltiĝis la porkaĵa prezo malsame ol tiu en la sama periodo de la antaŭaj jaroj. La Ŝtata Statistika Buroo asertis, ke malŝparemo en la konsumado estis iom bridita, kaj ankaŭ pro tio malpliiĝis la porkaĵa postulado en tiu periodo.

Tiutage la Ŝtata Statistika Buroo publikigis ankaŭ la januaran produktistan prezindicon. De marto de 2013 negative kreskis la produktista prezindico en Ĉinio, kaj tio vekis atenton de ekonomikistoj. Tiu indico spegulas la postuladon de la produkta sektoro, precipe de la industria produktado. Zhang Ping, vicdirektoro de la Instituto de Ekonomika Esploro sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opinias, ke en la kuranta jaro la produktista prezindico restos negativa, ĉar tio prezentas difekton de produktantoj kaj montras, ke la reala ekonomio estas en deflacio, dum la bienaĵa industrio restas prospera.

Wang Yuanhong, ĉefekonomikisto el la Ŝtata Informa Centro, opinias, ke la negativa kresko de la produktista prezindico dum pli ol 20 monatoj montras la ĝeneralan malbonecon, kaj la januara aĉet-manaĝera indico indikas, ke la ekonomio alfrontas premon de regreso, ĉar multaj sektoroj estas superprodukt-kapablaj, kaj iuj strukturaj problemoj donas al la produkta sektoro grandan premon de prezmalaltiĝo.

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Ŝtata Statistika Buroo, januare stabiliĝis kaj iom altiĝis la produktaĵa prezo de 16 el 30 ĉefaj industriaj sektoroj, kaj iom malaltiĝis la produktaĵa prezo de la ceteraj 14 sektoroj. Yu Qiumei, supera statistikisto el la Ŝtata Statistika Buroo, opinias, ke la malkresko de la produktista prezindico rilatis ankaŭ kun malrapidiĝo de la produktado en januaro proksima al la printempa festo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto