Vizitu Forumon

Ĉinio petas enlistigi Arkivon pri Nankina Masakrado en Memoron de la Mondo

(GMT+08:00) 2014-02-17 17:04:30     Redaktoro:Lina

En 2015 estos la 70-jara jubileo de venko de la dua mondmilito. Antaŭ nelonge, la nankina magistrato anoncis, ke Nankino triafoje petos listigi La Arkivon pri Nankina Masakrado en Memoron de la Mondo.

Lastatempe, Nankina Arkivejo publikigis amasajn arkivojn konservitajn de la Respubliko de Ĉinio. Tiuj arkivoj, kolektitaj de 1937 ĝis 1947, detale notas masakradon de la japana invada armeo en la ĉina urbo Nankino. Wang Han, proparolanto de la Nankina Arkivejo, konigis, ke tiuj arkivoj estas gravaj materialoj.

Samtempe, Ĉinio kaj Sud-Koreio planas peti, ke rekordo pri sekssklavinoj de la japana invada armeo estu metita en Memoron de la Mondo. Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris, ke perforta kolektado de sekssklavinoj estas severa kontraŭhomara krimo de la japana militarismo en la dua mondmilito.

"Ĉinio, Sud-Koreio kaj aliaj aziaj landoj havas similan sperton kaj komunan atenton al la historia problemo rilate Japanion. Ĉinio volas kune kun Sud-Koreio kaj aliaj aziaj viktimaj landoj protekti la historian justecon kaj urĝi, ke Japanio ĝuste konu kaj profunde retropensu la historion, kaj fidigu la najbarajn landojn kaj la internacian komunumon per realaj agoj."

Aliflanke, Japanio petis enlistigi testamentojn kaj leterojn de Kamikaze en Memoron de la Mondo, fakte celante beligi la invadon de la japana militarismo kaj esence provokante la fruktojn de la monda kontraŭfaŝisma milito kaj la internacian ordon post la dua mondmilito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto