Vizitu Forumon

Du britoj surantarktie marŝadis preskaŭ tri mil kilometrojn

(GMT+08:00) 2014-02-17 10:13:46     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 7a de februaro, cent jarojn post kiam la brita fama kapitano Robert Falcon Scott estis viktimo en sia marŝado sur Antarktio, du britaj viroj plenumis lian aspiron. Ili ekis de la kabano Scott ĉe la kabo Evans sur la insulo Ross, Antarktio, piede iris ĉirkaŭ 2 792 kilometrojn, kaj post 105 tagoj atingis la sudpolusan punkton. Ili plenumis la eposecan piediradon Terra Nova (kiu estas nomo de la esploroŝipo de Scott), kaj pro tio rompis la mondan rekordon de la marŝado sur Antarktio.

La du viroj estas 36-jara Ben Saunder kaj 32-jara rugbeisto Tarka L'Herpiniere. Intervjuate, Saunder asertis, ke plenumo de la esplora vojaĝo de la kapitano Scott estas lia dumviva aspiro. Li diris: "Dum la esplora vojaĝo ni ofte falis en malfacilan situacion pro severa frosto, forta vento kaj altaj latitudoj. Ni lacis tiagrade, ke ni preskaŭ mortis. Tiutempe, el Tarka kaj mi leviĝis respekto al la kapitano Scott kaj ties teamo. Ni admiris ilian eltenecon kaj neflekseblecon."

La surantarktia marŝado defias ne nur homan daŭrpovon, sed ankaŭ fizikan forton. En tiu ĉi esplorovojaĝo Saunder kaj Tarka piede iris 17 mejlojn ĉiutage en frostego de -46ºC, kaj samtempe, ili devis altiri sledon ŝarĝatan per ekipaĵoj pezaj je pli ol 200 kilogramoj. La tuta distanco egalas al kurado de 69 maratonoj.

Por komplete registri la marŝadon, Saunder kaj Tarka portis kun si tekkomputilon, kiu povas funkcii en minus 40 celsiaj gradoj.

La kapitano Robert Falcon Scott estis antarkta esploristo kaj nacia heroo de la britoj. La nuna esplorostacio instalita de Usono ĉe la antarkta poluso estas nomata ĝuste per Scott.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto