Vizitu Forumon

Xi Jinping akcentis amplekse profundigi reformadon

(GMT+08:00) 2014-02-18 16:06:30     Redaktoro:Lina

La 17an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping unuafoje profunde eksplikis la ĝeneralan celon de ampleksa profundigo de reformado elmetitan en la 3a sesio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li akcentis altigi kapablon efike administri la landon per la socialisma sistemo kun la ĉina trajto. La sesio unuafoje elmetis la celon de ampleksa profundigo de reformado en iu periodo de la estonteco, nome, disvolvi la socialisman sistemon kun la ĉina trajto, akceli la administran sistemon kaj modernigi la administran kapablon.

Tiutage prezidanto Xi Jinping elmetis:

"Ni nepre devas kongrui kun la ĝenerala procezo de la ŝtata modernigo, altigi administran nivelon sciencan, demokratian kaj laŭleĝan, altigi plenuman kapablon de la ŝtataj institucioj, altigi la popolan kapablon laŭleĝe administri aferojn ŝtatajn, sociajn, kulturajn kaj memajn, realigi sistemigon, normigon kaj procedigon de administrado de aferoj partiaj, ŝtataj kaj sociaj, kaj senĉese altigi kapablon efike administri la ŝtaton per la socialisma sistemo kun la ĉina trajto."

Prezidanto Xi Jinping akcentis, ke la administra sistemo dependas de la historia heredado, la kultura tradicio kaj la socia evoluo de la ŝtato kaj ankaŭ de la popolo. Li montris, ke necesas plibonigi la administran sistemon de Ĉinio.

Li montris ankaŭ, ke rilate la administran sistemon kaj kapablon, multaj lokoj ankoraŭ bezonas plibonigon, kaj ke la orientado estas la socialisma vojo kun la ĉina trajto.

Aldone, li diris, ke reformado estas iom-post-ioma.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto