Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Aŭstralio subskribis "Interkonsenton pri Likvido per Juano"

(GMT+08:00) 2014-02-19 16:14:54     Redaktoro:Lina

La 18an de februaro en Sidnejo, Banko de Ĉinio kaj Aŭstralia Biloborso subskribis "Interkonsenton pri Likvido per Juano". La du flankoj anoncis, ke ili komencos servon de likvido per juano en la mezo de la kuranta jaro.

Laŭ la interkonsento, Banko de Ĉinio kaj Aŭstralia Biloborso fondos juanan likvidan sistemon per kunlaborado. "Aŭstralia Agentejo de Likvido" sub Aŭstralia Biloborso estas unu el la du ĉefaj likvidaj sistemoj en Aŭstralio. Elmer Funke Kupper, direktoro de Aŭstralia Biloborso diris, ke post subskribo de la interkonsento, oni povos fari juanan likvidon per la supre menciita agentejo, kaj ke tio multe oportunigos la ekonomian kunlaboradon inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

"La interkonsento, subskribita de Aŭstralia Biloborso kaj Banko de Ĉinio, temas pri servo de likvido per juano en Aŭstralio, tiel ke oni povos rekte akcepti juanon kiel pagomonon. Nuntempe, akiro de juano ekster Ĉinio estas malsimpla. Sed oni povos pli facile akiri juanon pro la interkonsento. Pere de la likvida sistemo, ĉiuj aŭstraliaj entreprenoj povos rekte akiri juanon, se ili elektos ĝin kiel transakcian monon. Paralele, ĉinaj entreprenoj povos komerci kun aŭstraliaj entreprenoj rekte per juano. Tial, la servo donas kanalon de rekta pago inter la dulandaj entreprenoj."

Direktoro de Banko de Ĉinio en Aŭstralio montris, ke Ĉinio estas la plej granda komercanto de Aŭstralio, kaj ke subskribo de la interkonsento alportos verajn profitojn al la du landoj.

"Aŭstralia Biloborso klare scias, ke subskribo de la interkonsento estas ambaŭgajniga. La aŭstralia registaro subtenas la interkonsenton, ĉar ili vidas pli multajn komercajn ŝancojn alportotajn al Aŭstralio. Individuoj kaj entreprenoj povos ŝpari interŝanĝan koston. Tial, Interkonsento pri Likvido per Juano estas utila al la du landoj, la dulandaj entreprenoj kaj popolanoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto