Vizitu Forumon

Kievo renkontis portempan kvieton post konflikto

(GMT+08:00) 2014-02-20 16:25:46     Redaktoro:Lina






La 18an de februaro en Kievo, Ukrainio, manifestaciantoj kaj la polico severe konfliktis, kaj multaj homoj de la du flankoj mortis kaj vundiĝis. Frumatene de la sekva tago, iom post iom mildiĝis la konflikto sur la Sendependa Placo en Kievo.

Laŭ informo de la ukraina polico, la opozicio tiutage okupis domegon de la Ŝtata Administracio de Poŝto kaj Telekomuniko kaj domegon de la Ŝtata Konsilio de Radio kaj Televido kaj prenis ilin kiel sian novan komandejon.

Kompare kun Kievo, la situacio de iuj aliaj urboj estis pli malmilda. En la urbo Ivano-Frankivsk, proksimume 20 000 homoj kun la ĉefa konsisto de lokaj studentoj kaj instruistoj partoprenis en granda kunveno. Ili eĉ planis iri al Kievo por subteni manifestaciantojn.

En la sama tago, gvidantoj de 3 ĉefaj opozicioj diris en komuna deklaro, ke ili laŭeble malhelpos pliajn sangajn eventojn. Krome, ili alvokis, ke prezidento Yanukovych ĉiuflanke "armisticu", evakuu policanojn el la Sendependa Placo kaj haltigu subpremon al manifestaciantoj.

Yakimenko, direktoro de Nacia Sekuriga Agentejo de Ukrainio, tiutage diris, ke iuj plenumas perfortaĵojn per incendio, murdo, kidnapo kaj minaco. Nacia Sekuriga Agentejo decidis fari antiterorisman aktivadon en la tuta lando, konsiderante, ke radikalaj kaj ekstremaj organizoj formas minacon al milionoj da ukrainaj civitanoj. Poste la ukraina Ministerio de Defendo diris, ke la armeo konsideras partopreni en la aktivado.

La ukraina prezidento Yanukovych anoncis, ke la 20a de februaro estu Nacia Kondolenca Tago por memori viktimojn en la sangoplena konflikto. En la kondolenca tago, la ŝtataj institucioj, entreprenoj kaj organizoj duonhisos la nacian flagon, kaj plie amuzado, koncertoj kaj sportaj ludoj estos nuligitaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto