Vizitu Forumon

Yulia Tymoshenko reakiras liberecon

(GMT+08:00) 2014-02-24 16:01:15     Redaktoro:Li Lu

Malgraŭ la subskribo de paca interkonsento inter ukraina prezidento kaj la opozicio en la 21a de februaro, la du flankoj agas laŭ siaj memvoloj. En la pasintaj tagoj la ukraina opozicio adoptis kelkajn leĝojn kaj decidojn pere de la parlamento kaj en la 22a de februaro fine adoptis decidon por liberigi eksan ĉefministron Yulia Tymoshenko. Tymoshenko finfine reakiras liberecon post 7-jara malliberiĝo. En la sama tago en Kharkov, orienta urbo de Ukrainio, la alia flanko de la konflikto, ukraina prezidento Viktor Fedorovych Yanukovych faris parolon kaj kondamnis la ekstreman agadon, li refoje diris, ke li ne memvole forlasos sian oficon.

Vespere de la 22a de februaro, Yulia Tymoshenko, ukraina ĉefministro kaj gvidanto de la plej granda opozicia partio la Patrolanda Unio, foriris el la 5-a Klinika Hospitalo de Kharkov kaj veturis al Sendependa Placo en Kievo por rekontiĝi kun la manifestaciantoj de la opozicio.

Vespere de la 22a de februaro Tymoshenko aperis en Kievo, ŝi sidis en radseĝo, pala kaj malgrasa, la subtenantoj bonvenigis ŝin per floroj kaj laŭtaj ĝojkrioj. Tymoshenko dankis al la subtenantoj kaj alvokis al ili ne forlasi la placon, ŝi diris, ke la manifestaciantoj en la placo povos ŝanĝi la ŝtaton, ŝi ankaŭ esprimis, ke ŝi partoprenos en la prezidenta elekto.

La liberiĝo de Tymoshenko estas alia sukceso de ukraina opozicio. En la pasintaj tagoj, ukraina opozicio okupis superan pozicion per parlamento.

La 22an de februaro, Vladimir Rybak, ukraina parlamenta prezidanto deklaris forlasi sian oficon. Ĝis nun pli ol 50 parlamentaj membroj deklaris retiriĝi el regiona partia grupo de la reganta partio, la parlamento jam estas regata de la prezidento kaj la reganta partio sed de la opozicio. La 22an de februaro la parlamento adoptis serion da leĝoj kaj decidoj kaj deklaris, ke la prezidenta elekto okazos en la 25a de majo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto