Vizitu Forumon

Obama restas sola en la Valentina Festo

(GMT+08:00) 2014-02-24 14:22:20     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la usona ĵurnalo New York Daily News en la 13a de februaro, la usona prezidento Obama la 14an de ĉi monato ne akompanos sian edzinon por pasigi la Valentinan Feston, ĉar jam la 8an ili kune festis ĝin en romantika vespermanĝo.

En tiu ĉi semajnfino la virinoj de la familio Obama solaj iros vojaĝi, dum la solulo Obama estos en Marilando por ĉeesti la konferencon de la Ĉambro de Reprezentantoj pri demokrata problemo. Poste li veturos al la urbo Fresno en la meza parto de Kalifornio por diskuti kun tieaj kampuloj pri akvomankego. Kaj fine, li alvenos la nobelan bienon Annenberg en Kalifornio por preni vespermanĝon kune kun la jordania reĝo Abdullah la dua.

Post tio, Obama restos en la feria vilaĝo meze de dezerto, por pasigi semajnfinon per golfoludo.

Fakte, la geedzoj Obama jam plenumis sian Valentinan Feston en la 8a de februaro. Tiutage ili ambaŭ ĝuis vespermanĝon en Oyamel, la restoracio de la fama kuiristo José Andrés, en Vaŝingtono.

Laŭinforme, en la tago de la Valentina Festo de 2013 Obama iris al Georgio por oratorado, tamen li ankoraŭ siatempe revenis hejmen kaj kune kun sia edzino prenis vespermanĝon en la restoracio Minibar. Kaj en la Valentina Festo de 2012 Obama portis sian edzinon al la restoracio Vermilion en la malnova parto de la urbo Alexandria, Virginio, por kuna vespermanĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto