Vizitu Forumon

Ĉinio planas difini nacian memortagon de Nankina Masakro

(GMT+08:00) 2014-02-26 15:12:50     Redaktoro:Yu Rongkang

La 25an de februaro la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ekzamenis du projektojn de leĝdona decido, planante difini la 3an de septembro ĉiujare kiel nacian tagon por memorfesti venkon de la kontraŭjapana milito kaj la 13an de decembro kiel nacian tagon por memori viktimojn de Nankina Masakro.

Posttagmeze de tiu tago projekto de decido pri fiksado de memorfesta tago de venko de la kontraŭjapana milito estis prezentita al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso por ekzameno. Li Shishi, direktoro de Leĝa Komitato sub la Konstanta Komitato, faris klarigon pri la projekto en kunveno.

La projekto emfazas historian signifon de la kontraŭjapana milito de la ĉina popolo. Ĝi montras, ke la kontraŭjapana milito estis justa batalo de la ĉina popolo kontraŭ agresado de la japana imperiismo, grava parto de la monda kontraŭfaŝisma milito, kaj ankaŭ la unua naci-liberiga milito kontraŭ fremda invado, kiun Ĉinio gajnis en moderna epoko. La venko de la kontraŭjapana milito fariĝis grava turnopunkto de la ĉina nacio al reprosperiĝo, metis bazon por realigi nacian sendependiĝon kaj popolan liberiĝon kaj fondi la popolan respublikon kaj faris grandan kontribuon por venko de la monda kontraŭfaŝisma milito.

La alia projekto estas difini nacian tagon por memori viktimojn de Nankina Masakro. La 13an de decembro 1937 la japanaj agresaj trupoj komencis teruran masakron en Nankino, kaj dum pli ol 40 tagoj ili mortigis ĉirkaŭ 300 mil homojn. La masakro skuis la tutan mondon.

La projekto difinas la 13an de decembro kiel nacian tagon por memori viktimojn de Nankina Masakro, emfazante la necesecon de publika memora ceremonio. Li Shishi diris, ke la Konstanta Komitato faris la decidon por memori viktimojn de Nankina Masakro kaj tiujn de la japana agresado, malkovri milit-krimojn de la japanaj agresantoj, firme konservi memorojn pri la granda katastrofo de la milito kaj manifesti la firman starpunkton de la ĉina popolo oponi agreson, defendi la homaran dignon kaj konservi mondan pacon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto