Vizitu Forumon

Ĉina Eduka Ministerio solvos multkostan kaj malfacilan problemon pri eniro en infanĝardeno en tri jaroj

(GMT+08:00) 2014-02-27 16:47:15     Redaktoro:Li Lu

En la pasintaj jaroj, kiam venas tempo por eniri lernejon, multaj gepatroj tutnokte viciĝas por fari registron al infanĝardeno, la multkosteco kaj malfacileco por eniri en infanĝardenon jam fariĝas unu el la plej atentataj problemoj de la popolo. La 26an de februaro en la gazetara konferenco de ĉina Eduka Ministerio, la koncernaj respondeculoj diris, ke ili solvos la du problemojn en tri jaroj. Bonvole aŭskultu detalan enhavon,

"Mia infano eniros en infanĝardenon en 2016, sed kiam mi demandis la infanĝardenojn proksimajn al mia hejmo, ili preskaŭ tute estas plenaj. Ni devas pagi al infanĝardeno monate kvin aŭ ses milojn da juanoj, eĉ cent milojn por ĉiu jaro."

Multaj gepatroj opinias, ke la glata eniro de iliaj infanoj al infanĝardeno jam fariĝas malfacila tasko. Pri la malekvilibreco de la bezonoj de gepatroj kaj infanĝardenaj riĉfontoj, Lai Shimei, vicestro de la Eduka Buroo de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-Provinco, diris, ke dum enketoj ŝi trovis, ke la prezo kaj la eduka kvalito estas la plej atentataj elementoj de gepatroj.

"Ni scias, ke oni plej atentas du problemojn, la unua estas prezo, la alia estas kvalito."

En la gazetara konferenco de la 26a de februaro, Zheng Fuzhi, estro de la dua departemento pri baza eduko de la Eduka Ministerio, prezentis ĉefajn problemojn de la nuna eduka situacio, li diris,

(sono)

"Post tri jaroj, ni baze solvos la problemojn pri multkosteco kaj malfacilo por eniri infanĝardenon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto