Vizitu Forumon

Viktor Fedorovych Yanukovych okazigos publikigan kunvenon en Rusio

(GMT+08:00) 2014-02-28 16:10:01     Redaktoro:Li Lu

Laŭ raporto de rusa mediato RIA Novosti, Viktor Fedorovych Yanukovych, ukraina prezidento, kiu estis eksigita de ukraina parlamento, decidis, ke li okazigos publikigan kunvenon je la kvina horo posttagmeze de la 28a de februaro en Rostov, Rusio. La 27an de februaro Yanukovych publikigis anoncon al la ukraina popolo per multaj rusaj mediatoj, ke en la anonco Yanukovych petis Rusion protekti sian sekurecon.

Laŭraporte, Yanukovych atingis Rusion en la 25a de februaro, sed proparolanto kaj oficejo de rusa prezidento esprimis, ke la rusa registaro ne scias kie estas Yanukovych. Ankaŭ kelkaj rusaj ĉefaj mediatoj ricevis la anoncon de Yanukovych. Li persiste opinias, ke li ankoraŭ estas ukraina laŭleĝa pezidento, la opozicio ne obeis la antaŭajn pacigajn interkonsentojn. Ĉiuj decidoj faritaj lastatempe de la parlamento estis kontraŭ-leĝaj. Li montris ankaŭ, ke la ukraina popolo de la sud-orienta regiono kaj duoninsulo Krimeao ne akceptos la anarkian situacion kaj kaoson de tio, ke la nova registaro konsistas el homoj elektitaj en placa mitingo. Yanukovych esprimis, ke lia sekureco jam suferas minacon de ekstremistoj, li petis protekton de la rusa registarao. Laŭ raporto de RIA Novosti, rusa registaro jam konsentas protekti lin en Rusio.

Nun, Rusio komencis grandskalajn militajn manovrojn ĉe la landlimo inter Rusio kaj Ukrainio kaj oftigas militan agadon en la meza kaj okcidenta regionoj de Rusio. La 26an de februaro, rusa prezidento Putin subite ordonis, ke la rusa Nacidefenda Ministerio faru subitajn ekzamenojn al la milita prepara stato de la meza kaj okcidenta militregionoj de Rusio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto