Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 2a sesio de la 12a Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2014-03-03 16:57:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Je la 3a horo posttagmeze hodiaŭ en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 2a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Al la inaŭguro ĉeestis Xi Jinping, Li Keqiang kaj aliaj gvidantoj kaj pli ol 2100 komitatanoj.

En la komenco ĉiuj ĉeestantoj honoris per silento la memorojn de viktimoj de la terorisma atako en Kunming, okcidenta Ĉinio. Sekve Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris raporton al la sesio pri laboroj de la Konstanta Komitato. En la raporto li resumas la pasintjaran laboron kaj aranĝas laborojn de la jaro 2014.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto