Marde en Pekino okazis gazetara konferenco de la 2a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Proparolanto Fu Ying konigis tagordon de la sesio, laborojn de la Nacia Popola Kongreso kaj respondis demandojn de raportistoj pri deveno de la deputitoj, diplomatia politiko, batalo kontraŭ korupto, media protekto, administro de ŝuldoj kaj kontrolo de lokaj registaroj.
Fu diris, ke la 2-a sesio de la 12-a NPK de Ĉinio inaŭguriĝos morgaŭ matene kaj fermiĝos en la 13-a de marto. Hodiaŭ antaŭtagmeze okazis prepara kunveno, en kiu la ĉeestantoj adoptis tagordon de la sesio, elektis prezidion.