Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-03-05 17:13:08     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede matene en Pekino inaŭguriĝis la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Al la inaŭguro ĉeestis Xi Jinping, Li Keqiang kaj aliaj ĉinaj gvidantoj kaj preskaŭ 3 000 deputitoj.

Komence la ĉeestantoj honoris per silento la memorojn de viktimoj de la terorista atako en Kunming. Ĉefministro Li Keqiang forte kondamnis la atakon. Li emfazis, ke Ĉinio firme batos ĉiajn perfortajn krimojn, kiuj blasfemas leĝojn kaj dignon de la lando kaj provokas fundon de la homara civilizacio, por certigi sekurecon de la vivo kaj posedaĵoj de ĉiuj popolanoj.

Li diris en raporto pri registaraj laboroj, ke en 2013, fronte al la kompleksa enlanda kaj eksterlanda situacio Ĉinio ankoraŭ atingis atendatajn disvolvajn celojn; la malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 56 900 miliardoj da juanoj, je 7,7% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro. Rilate la ĉefajn celojn de la ekonomia kaj socia disvolvado en la jaro 2014, la raporto montras, ke la malneta enlanda produkto kreskos je 7,5%; kresko de la konsumantara prezo estos regita ĝis ĉirkaŭ 3,5%; pli ol 10 milionoj da homoj nove dungiĝos; kaj la registrita senlaboreco en urboj estos regita ĝis maksimume 4,6%.

Li emfazis, ke ĉi-jare reformado estos la ĉefa tasko de la registaro, kaj la reformado de ekonomia sistemo estos la grava punkto. La registaro klopodos akiri trarompon en la reformado de administracia sistemo, fiska sistemo kaj financa sistemo kaj akcelos disvolvadon de la ekonomio de miksta posedsistemo.

Aliaj gravaj laboroj de la registaro estos fortigi la motoran rolon de la enlanda postulado por la ekonomia disvolvado, akceli agrikulturan modernigon kaj kamparan disvolvadon, antaŭenigi urbanizadon, plibonigi la ekonomian strukturon per novigo; intensigi socian konstruadon de edukado, medicina servo kaj kulturo, plibonigi la popolan vivon, kaj konstrui belan hejmlandon de ekologia civilizacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto